Tradukado pro la UK en Kph 2011
Kio | KEK arangxo. |
---|---|
Kiam |
2009-10-12 21:30
2009-10-12 23:00
2009-10-12 de 19:30 ĝis 21:00 |
Kie | Tomsgårdsvej 35, Kph NV |
Aldonu eventon en la kalendaron. |
vCal iCal |
Lundon la 12-an de oktobro je la 19.30 okazos traduka vespero en la klubo.
Pro la okazaĵo de la Universala Kongreso en Kopenhago en 2011 oni bezonos taŭgajn esperantajn informaĵojn pri Kopenhago kaj Danio. Tial ni ekesperantigu mallongan broŝuron pri la historio de Kopenhago eldonita de la kopenhaga komunumo.
Dum la lasta kunveno ni disdonis fotokopiojn de la teksto al ĉiuj, kiuj interesiĝos partopreni lundon. Henning
Olsen afablege jam tradukis la tekston por doni al ni helpilon; lia teksto troviĝas
en la aldonita dosiero - ĉi tie kopiita. Betty klopodis skani la
tekston por aldoni ĝin kiel dosieron, tamen la rezulto estis malbona. - Henning donas al ni impreson pri la labortasko:
Tre kruda provo traduki enkondukon
de priskribo pri Kopenhago – tradukotasko donita de KEK-prezidanto.
Antaŭ 1000 jaroj la nuna Kopenhago estis nur malseketaj strand-marĉoj kaj kelketaj malgrandaj malaltaj insuloj, kiuj ŝirmis etan negocplacon. Ĉi tie oni vendis haringojn kaj praktikis ŝipveturadon al Skanio.
Urbo de episkopo
Kopenhago ĉe la bordo de la Sundo donas kadron ĉirkaŭ vivo kaj negoco dum pli ol 1000 jaroj. La urbo ĉiam estis malferma al inspiroj deekstere: De fremdaj komercistoj, metiistoj kaj artistoj. Militoj en la granda mondo kaj ĉirkaŭ Danio ankaŭ influis Kopenhagon. Ŝanĝiĝantaj potenculoj konkeris la urbon kaj decidis pri ĝi.
La eta komerca urbo
Antaŭ 1000 jaroj la nuna
Kopenhago estis nur malseketaj strand-marĉoj kaj kelketaj malgrandaj
malaltaj insuloj, kiuj ŝirmis etan negocplacon. Ĉi tie oni vendis
haringojn kaj praktikis ŝipveturadon al Skanio.
En la 1100-aj jaroj ”Havn”
[haveno], kiel ĝi nomiĝis, akiris kreskantan signifon, kaj la
(Loko por notoj kaj korektoj)
urbo estis fortigita per remparo.
La katolika eklezio starigis katedralojn en Roskilde kaj Lund. La eta
negocplaco meze inter la du urboj tiel ekhavis centran situon por trafiko
kaj negoco.
Absalon kiel urbomastro
Ĉirkaŭ jaro 1160 transdonis
Reĝo Valdemar la Granda Kopenhagon al la episkopo de Roskilde, Absalon.
Aliaj urboj de la regno havis la reĝon kiel mastron, ”Havn”, aŭ
kiu poste nomiĝis ”Købmennehavn” – la haveno de la komercistoj
- ekhavis kiel urbomastron la ekiskopon de Roskilde.