Personliga verktyg
Du är här: Hem Innehåll Aranĝujo Ni kontribuu pri tipe dana . .
Navigering
Inloggning


Glömt ditt lösenord?
Ny användare?
 
Dokumentåtgärder

Ni kontribuu pri tipe dana . .

Vad KEK arangxo.
När 2010-01-11
från 19:30 till 21:00
Var Tomsgårdsvej 35, 2400 Kph NV
Lägg till händelsen till kalender vCal
iCal
av Jytte SunekærSenast ändrad 2010-01-08 23:37

Karaj Geamikoj,

 

La 11-an de januaro je la 19.30-a fariĝu preleganto dum nia unua Prelegeta Vespero ! Ni mallonge prelegu pri ia  dana temo. Ekzemple : Dana gastronomio, la marvirineto, ĉu vere danoj estas la plej feliĉaj homoj en la tuta mondo ? ktp, ktp.

 

La kafeja menuo legeblas  ĉi tie :  http://kubik.kk.dk/kulturhuset-nv/kafeen-1

 

Mi volus memorigi vin, ke okazos la ĝeneralkunveno de KEK la 15-an de februaro. Se vi havas proponojn, bonvolu sendi ilin al mi antaŭ la 1-a de februaro. Ĉiuj membroj, kiuj jam pagos la kotizon unu monato antaŭ la ĝeneralkunveno (t.e.15.1.10)  rajtos voĉdoni.

http://sea.saluton.dk/kluboj/kopenhaga-esperanto-klubo/KEK%20vedtegter%20-%20statuto.pdf

 

Dankon al vi, kiuj jam pagis la kotizon.

 

Antaŭdankon al vi, kiuj pagos la kotizion. La individua kotizo estas 200 kronoj kaj la familia kotizo estas 300 kronoj. La kontnumero estas: 1551 2025558.

 

 

Bonan semajnfinon!

 

Amike

 

Betty Chatterjee (nome de la estraro de KEK)