Ni kontribuu pri tipe dana . .
Kio | KEK arangxo. |
---|---|
Kiam |
2010-01-11 20:30
2010-01-11 22:00
2010-01-11 de 19:30 ĝis 21:00 |
Kie | Tomsgårdsvej 35, 2400 Kph NV |
Aldonu eventon en la kalendaron. |
vCal iCal |
Karaj Geamikoj,
La 11-an de januaro je la 19.30-a fariĝu preleganto dum nia unua Prelegeta Vespero ! Ni mallonge prelegu pri ia dana temo. Ekzemple : Dana gastronomio, la marvirineto, ĉu vere danoj estas la plej feliĉaj homoj en la tuta mondo ? ktp, ktp.
La kafeja menuo legeblas ĉi tie : http://kubik.kk.dk/kulturhuset-nv/kafeen-1
Mi volus memorigi vin, ke okazos la ĝeneralkunveno de KEK la 15-an de februaro. Se vi havas proponojn, bonvolu sendi ilin al mi antaŭ la 1-a de februaro. Ĉiuj membroj, kiuj jam pagos la kotizon unu monato antaŭ la ĝeneralkunveno (t.e.15.1.10) rajtos voĉdoni.
http://sea.saluton.dk/kluboj/kopenhaga-esperanto-klubo/KEK%20vedtegter%20-%20statuto.pdf
Dankon al vi, kiuj jam pagis la kotizon.
Antaŭdankon al vi, kiuj pagos la kotizion. La individua kotizo estas 200 kronoj kaj la familia kotizo estas 300 kronoj. La kontnumero estas: 1551 2025558.
Bonan semajnfinon!
Amike
Betty Chatterjee (nome de la estraro de KEK)