Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Sveda renkontigxo en bela naturo
Agoj pri dokumento

Sveda renkontigxo en bela naturo

de Ann-Louise ÅkerlundLaste modifita: 2009-02-11 15:43

Gazetara komunikajxo pri la jarkongreso de Sveda Esperanto-Federacio en Borlänge 22-24 majo 2009

22 – 24 majo 2009

Sveda Renkonto en bela naturo

Kie: Popolaltlernejo Fornby, Borlänge, en Dalekarlio

Situo: Borlänge, 230 km nordokcidente de Stokholmo

Ĉi-jare okazos specialaj aranĝoj kiel:

1. Esperanto eksprese. Rapidkurso por akompanantoj au eĉ partoprenantoj.

2. Infanejo por gefiloj, genepoj au geamikoj de ili. Sperta gvidantino ludas kun ili kaj instruas al ili kantojn.

3. Tuttaga ekskurso (22 majo ekde mateno). Unue al la mondfama kuprominejo en Falun, kiu estas unu el la svedaj mondheredaĵoj. Due al la subĉiela muziko-kaj-opero-scenejo Dalhalla, kiu estas iama kalkŝtonminejo.

4. Paŭl Gubbins, lektoro ĉe la brita universitato de Manchester, prezentos propran teatraĵon. Krome li prelegos pri projekto "Springboard to Languages" (Lingvolanĉilo), kiel fari por allogi gejunulojn por lerni fremdajn lingvojn helpe de esperanto.

5. Promenoj en la bela ĉirkauaĵo.

6. Dum la renkontiĝo okazos jarkunvenoj de diversaj esperanto-organisaĵoj.

7. <samideanoj distros nin per sia muziko.

Informoj kaj aliĝoj

Sveda Esperanto-Federacio, Vikingagatan 24, SE-113 42 Stockholm, Svedio

http://www.esperanto.se/esperantistoj/sef/

sefkongr09@esperanto.se