Du er her: Forside Indholdselementer Aranĝujo Tradukado pro la UK en Kph 2011
Menu
Log ind


Glemt adgangskode?
Ny bruger?
 
Handlinger tilknyttet webside

Tradukado pro la UK en Kph 2011

Beskrivelse af begivenhed KEK arangxo.
Tidspunkt 12/10 2009
Starttidspunkt 19:30 Sluttidspunkt 21:00
Sted Tomsgårdsvej 35, Kph NV
Tilføj begivenhed til kalenderen vCal
iCal
af Jytte SunekærSidst opdateret 10/10 2009 07:48

Lundon la 12-an de oktobro je la 19.30 okazos traduka vespero en la klubo.

 

Pro la okazaĵo de la Universala Kongreso en Kopenhago en 2011 oni bezonos taŭgajn esperantajn informaĵojn pri Kopenhago kaj Danio. Tial ni ekesperantigu mallongan broŝuron pri la historio de Kopenhago eldonita de la kopenhaga komunumo.

 

Dum la lasta kunveno ni disdonis fotokopiojn de la teksto al ĉiuj, kiuj interesiĝos partopreni lundon. Henning Olsen afablege jam tradukis la tekston por doni al ni helpilon; lia teksto troviĝas en la aldonita dosiero - ĉi tie kopiita. Betty klopodis skani la tekston por aldoni ĝin kiel dosieron, tamen la rezulto estis malbona. - Henning donas al ni impreson pri la labortasko:


Tre kruda provo traduki enkondukon de priskribo pri Kopenhago – tradukotasko donita de KEK-prezidanto. 

Antaŭ  1000 jaroj la nuna Kopenhago estis nur malseketaj strand-marĉoj kaj kelketaj malgrandaj malaltaj insuloj, kiuj ŝirmis etan negocplacon. Ĉi tie oni vendis haringojn kaj praktikis ŝipveturadon al Skanio.

Urbo de episkopo

 

Kopenhago ĉe la bordo de la Sundo donas kadron ĉirkaŭ vivo kaj negoco dum pli ol 1000 jaroj. La urbo ĉiam estis malferma al inspiroj deekstere: De fremdaj komercistoj, metiistoj kaj artistoj. Militoj en la granda mondo kaj ĉirkaŭ Danio ankaŭ influis Kopenhagon. Ŝanĝiĝantaj potenculoj konkeris la urbon kaj decidis pri ĝi.

La eta komerca urbo

Antaŭ 1000 jaroj la nuna Kopenhago estis nur malseketaj strand-marĉoj kaj kelketaj malgrandaj malaltaj insuloj, kiuj ŝirmis etan negocplacon. Ĉi tie oni vendis haringojn kaj praktikis ŝipveturadon al Skanio. 

En la 1100-aj jaroj ”Havn”  [haveno], kiel ĝi nomiĝis, akiris kreskantan signifon, kaj la  

(Loko por notoj kaj korektoj)
 
 
 
 
 
 
urbo estis fortigita per remparo. La katolika eklezio starigis katedralojn en Roskilde kaj Lund. La eta negocplaco meze inter la du urboj tiel ekhavis centran situon por trafiko kaj negoco.

Absalon kiel urbomastro

Ĉirkaŭ jaro 1160 transdonis Reĝo Valdemar la Granda Kopenhagon al la episkopo de Roskilde, Absalon. Aliaj urboj de la regno havis la reĝon kiel mastron, ”Havn”, aŭ kiu poste nomiĝis ”Købmennehavn” – la haveno de la komercistoj -  ekhavis kiel urbomastron la ekiskopon de Roskilde. 

Dum la sekvaj jaroj la urbo krekis ĝis la dekobla grando. Preĝejoj kaj monaĥejoj estis fonditaj. La ekonomio de la urbo floris per la enspezoj de giganta haringo-fiŝkaptado, kiu provizis grandan parton de la katolika Eŭropo per saligitaj haringoj por la fasta tempo.