Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Aranĝujo Kursoj kaj prelego pri Cseh
Navigado
Saluti


Ĉu vi forgesis vian pasvorton?
Ĉu nova uzanto?
 
Agoj pri dokumento

Kursoj kaj prelego pri Cseh

Kio KEK arangxo.
Kiam 2009-08-10
de 19:30 ĝis 21:30
Kie Dortheavej 61, 2400 Kph NV
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Jytte SunekærLaste modifita: 2009-08-08 17:46

Gekaraj Klubanoj,

 

Ni denove kunvenos en la klubo. Lundon la 10-an de aŭgusto je la 19.30-a ni bonvenigos la faman instruiston Attilio Orellana Rojas el la Internacia Esperanto-Instituto en Den Haag, Nederlando, kiu prelegos pri la fama Andreo Cseh kaj lia metodo.

 

La plado de la tago estos omleto kun lardo, sekalo-pano kaj salato.

 

Mi volus memorigi ĉiujn, kiuj enskribiĝis la Csehan kurson de Attilio sabaton la 8-an kaj lundon la 10-an, ambaŭ tagoj je la 15.30-a ĝis la 17.30-a.

 

Pro la renovigo de nia ĉambro ĉe  Tomgsårdsvej 35 la lunda prelego okazos en Dortheavej 61. Tamen kaj la sabata kaj la lunda kursoj okazos en unua-etaĝa ĉambro ĉe Tomgårdsvej 35.

 

Nome de la estraro de KEK mi bondeziras vin.

 

Gxis revido !

 

Amike

 Betty Chatterjee