Kursoj kaj prelego pri Cseh
Kio | KEK arangxo. |
---|---|
Kiam |
2009-08-10 21:30
2009-08-10 23:30
2009-08-10 de 19:30 ĝis 21:30 |
Kie | Dortheavej 61, 2400 Kph NV |
Aldonu eventon en la kalendaron. |
vCal iCal |
Gekaraj Klubanoj,
Ni denove kunvenos en la klubo. Lundon la 10-an de aŭgusto je la 19.30-a ni bonvenigos la faman instruiston Attilio Orellana Rojas el la Internacia Esperanto-Instituto en Den Haag, Nederlando, kiu prelegos pri la fama Andreo Cseh kaj lia metodo.
La plado de la tago estos omleto kun lardo, sekalo-pano kaj salato.
Mi volus memorigi ĉiujn, kiuj enskribiĝis la Csehan kurson de Attilio sabaton la 8-an kaj lundon la 10-an, ambaŭ tagoj je la 15.30-a ĝis la 17.30-a.
Pro la renovigo de nia ĉambro ĉe Tomgsårdsvej 35 la lunda prelego okazos en Dortheavej 61. Tamen kaj la sabata kaj la lunda kursoj okazos en unua-etaĝa ĉambro ĉe Tomgårdsvej 35.
Nome de la estraro de KEK mi bondeziras vin.
Gxis revido !
Amike
Betty Chatterjee