Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Informtabulujo Protokolo de SEA kunsido 26.04.2008
Agoj pri dokumento

Protokolo de SEA kunsido 26.04.2008

de Betty ChatterjeeLaste modifita: 2008-04-27 12:37

Protokolo de la kunsido.

SEA Kunsido en Malmö 26.04.2008

 

Partoprenantoj: Ann-Louise Åkerlund,  Betty Chatterjee, Jill Hilford, Kim Henriksen, Per-Olov Johansson, Jytte Sunekær kaj Sten Svenonius.

 

1. Elekto de gvidanto kaj protokolanto.

Gvidanto: Ann-Louise Åkerlund. Protokolanto: Betty Chatterjee.

 

2. Raportoj pri la pasinta periodo.

KEK: Post la centjariĝo de la klubo en januaro la klubo jam sufiĉe aktivis. Okazis prelegoj, kunvenoj de la studgrupo kaj aliaj aktivecoj inkluzive de aŭkcio. Du kursoj funkcias, unu lunde kaj la alia merkrede.

Malmö: Pro la problemoj pri la inundo la klubo jam ricevis la kompenson. Portempe kvar personoj partoprenas en literatura kaj konversacia kurso. Okazis la printempa festo.

Helsingborg: Funkcias malgranda konversacia rondo kaj komencinta kurso, en tiu kurso partoprenas 4-5 personoj. Oni studas la libron ‘Esperanto por gimnasioj’ kaj la materialon de edukado.net. Okazis kluba  ekskurso.

 

3. Laborplanoj en la kluboj.

KEK: Oni daŭre aranĝos la ĉiusemajnajn kunvenojn kun prelegoj, studado kaj aliaj aktivecoj. Dimanĉo la 30-an de aŭgusto: “tago de integriĝo” en Nørrebro.1-an de septembro:. Danlingva enkonduko al la Esperanto-historio precipe por komencantoj, malferma al la publiko. Oni celos aranghi komencantan kurson aŭtune. Lingva festivalo la 21-an de septembro en la Kulturdomo.

Malmö: Klubaj kunvenetoj. Aktiva agado per la disdonado de flugfolioj dum la Malmö Festivalo la 22-an de aŭgusto, ankaŭ okaze de la Lingvo-tago. La bicikla grupo tabule pendigos afiŝojn en la urbo la 8 – 9 ajn de aŭgusto. Ekspozicio en biblioteko. Oni partoprenos la Eŭropan Socian Forumon. Oni informos pri Esperanto al la lernantaro en kelkaj lernejoj okaze de la lingvo-tago.

Helsingborg: Semajnaj kursoj kun unu kunmetita grupo kaj monataj renkontiĝoj.

Lund: Troviĝas grupo de eksterlandaj esperantistaj studentoj en Lund. Kim Henriksen intencos kunligi ilin en la agado de la klubo en Lund. Tiu ĉi grupo havas kontaktojn kun Dejanoj en Kopenhago.

 

4. Kursoj kaj aranĝoj; i.a. distanckurso.

A.  Kunlaborante kun Kvarnby Folkhögskola kaj uzante la materialojn de lernu.net oni planos distanckurson, t.e. instruado pere de la reto kaj fizikaj renkontiĝoj. La entute oksemajna komencanta kurso sub la gvidado de Ann-Louise komenciĝos la 4-an de oktobro kaj finiĝos je la 29-a de novembro. Oni postulas, ke la lernantoj okupiĝas pri Esperanto 10 horojn semajne. Kvarnby respondecas pri la reklamado de la kurso. Oni esperas, ke oni povos alogi lernantojn de la tuta sunda regiono. La prezo de la kurso estos 400 sv.kronoj. Ann-Louise faros kurso-planon.

B. Kim informis pri sia vizia plano, kiu temas pri informado, instruado kaj aktivado. La unua celgrupo estos la kvartalo Kirsebjerg. Tie oni intencas koncentrigi la agadon per disdonado de flugfolioj ktp. Li gvidos semajnfinan kurson la 4-an kaj la 5-an de oktobro.

C. KEF okazos en Helsingør la 12.an – la 19.an de julio. Alvenos diversaj muzikaj grupoj. Oni deziras, ke minimume 50 personoj aligos la festivalon.

 

5. Ponto kaj Agado net.

Ponto estonte aperos kvarfoje jare.

Denizo ofertas al ni tagkurson pri la uzado de la retejo. Tiu ĉi okazos dimanĉon la 8-an de junio je la 11-a en Kvarnby Altlernejo.

 

6. Ekstera informado kaj Eŭropa Socia Forumo.

La esperantistaro en Danio kaj Svedio kunlaboras pri la Eŭropa Socia Forumo, kiu okazos en Malmö la 17 – 21-an de septembro. Vidu: esf2008.org.sv

 

7. Ceteraj demandoj.

Oni  interesiĝis pri la bonfarto de la klubo en Roskilde. La venontan fojon ni povos inviti klubanon partopreni la kunsidon.

 

8. Venonta SEA- kunsido.

La 25-an de oktobro 2008 en Helsingborg

 

Dankon pro la protokolo!

Afiŝita de denizo_sea je 2008-04-27 14:29
Jen aldono al la raporto:
"anoncis sia neveno: Denizo ..."

Bonegas ke kelkaj jam scipovas bele prezenti enhavon pere de la sistemo.

Mi esperas, ke kun sistemo en kiu oni (relative) facile povas komenti kaj afisxi - ni povas progresigi la kunlaboron en nia regiono.

Amike
/D

5) Mi akceptis la daton.

Afiŝita de denizo_sea je 2008-04-27 14:33
.