Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Informtabulujo Plumamiko- peto de Tanzanio.
Agoj pri dokumento

Plumamiko- peto de Tanzanio.

de Betty ChatterjeeLaste modifita: 2008-04-14 08:49

Tanzania instruisto volus korespondi kun esperantistoj en nia regiono.

KEK jam ricevis la jenan leteron de samideano el Tanzanio.

 

Karaj Gesamidanoj,

Kun multe da plezuro mi skribas al vi tiun cxi afablan leteron almenaux unuafoje. Mi pardonpetas de vi, ke mi gxenas vin per tiu letero sed mi havas gravan aferon peti Esperanto-kontakon per korespondado kun viaj geanoj.

 

Mi estas 43 jara viro kaj Kristano. Mi estas profesia instruisto por elementa lernejo ekde julio 1988. Mi lernis Esperanto-lingvon ekde la jaro 1983, kiam mi estis studento en duagrada lernejo. Je la somero 1990 mi partoprenis en la kurso cxe Internacia Esperanto – Kursejo Pisanica, Bulgario.

 

Mi atendas vian reagon baldaux.

 

Mi salutas vin samideane.

 

Charles K.Hiza.

P.O.Box 73 Pangani

Tanga – Tanzania.

 

Dua letero de Charles. Li havas retposxtadreson.

Afiŝita de Betty Chatterjee je 2008-04-24 11:11
Li versxajne gxojigxos, se aliaj skribos al li.

Jen lia retposxtadreso kaj mesagxo:

chakhiza@yahoo.com

Kara Estimata Samideanino Betty Chtterjee,

Kun multe da plezuro mi tre dankegas vin por via letero de 14.04.2008 kiun mi ricevis je la 18.04.2008.Mi finfine decidas respondi al vi retmesaghe esperante ke vi tuj ricevos mian respondon.Mi havas retadreson kvankam mi malfruis sendi ghi al vi letere.

Mi ankauh gratulas vin okaze de centjarigado de via klubo kaj ankauh de via Dana Esperantista Asocio.Bedauhrinde mi mem ne scias ke la Kopenhaga Esperantista Klubo estas la malnova klubo ech atingante centjarighon.Mi tro gratulas vin por tia sukcesa en movado de nia kara lingvo esperanto internacie.

Ja mi denove reprovas instrui nian lingvon al miaj lernantoj kvankam mi faris tion antauh kelkaj jaroj en mia malnova lernejo antauh translokighadado en la prezenta lernejo(nun).Bedaurinde mi perdis miajn entuasimajn lernantojn kiuj nun estas en duagrada lernejo.Vershajne esta granda intereso pri Esperanto en mia lando ke ni havas ech landa esperanta asocio de kelkaj jaroj kun kluboj kaj grupoj.Tamen ni denove vigle rekomencos la strategion por antuenpushi la movado.

Mi atendos vian respondon balduh.

Mi salutas vin samideane.

Via CHARLES K.HIZA.