Raporto de la SEA-kunveno 21.03.2009
Raporto de la SEA-renkontiĝo 21.03.09 ĉe KEK en Tomsgårdsvej 35, Kph NV
Ĉeestis: Jytte Sunekær, Ileana Schrøder, Jill Hilford, Sten Svenonius, Ann-Louise Åkerlund, Tara Gregers, Per-Olov Johansson, Betty Chatterjee, Arne Casper-Mortensen, Dan Palm. Reprezentis: DEA: 2, KEK: 3, Malmö: 2 kaj Helsingborg: 3.
Ni komencis je horo 11.15 kaj
finis je 15-a horo. .
1. Elektoj: Gvidanto: Betty. Protokolanto: Jytte
2. Raportoj pri la pasinta periodo.
Socia forumo en Malmö: SEF kaj DEA kunaranĝis. Oni spertis respekton pri Esperanto, ĉar ili havis problemojn traduki.
Malmö havis bonan kontakton kun la biblioteko. Oni suplementas pri anoncado en la reto.
Forumo de Baltaj Landoj pri NGO okazis en Helsingør. Ileana partoprenis nome de DEA kaj EEU. Partoprenis 120 reprezentantoj de la Baltaj landoj, la dana kulturministro kaj reprezentantoj de Nordisk Råd. – Ileana ĉeestis en la grupo pri vivlonga instruado kaj ricevis informojn pri subvencio al instruado kiun la landoj povas ricevi pere de la projekto Grundtvig. Alia ebleco estas inviti eksterlandan volontulon dum 3 semajnoj.
Lund: De Anna-Maria Lange Ann-Louise ricevis leteron, ke Kristina Tagmann estas la prezidanto. - Oleg instruis Esperanton en la universitato.
KEK jam kaj en PONTO kaj en
la listo amplekse raportis. Ĉiulunde ni kunvenas laŭ fiksita programo.
Du kursoj funkcias. Partoprennombre ni iomete malkreskis.
3. Laborplanoj/agado en la kluboj.
Malmö raportis pri avantaĝo de sendrata komputilado kunlabore kun la loka biblioteko, Kirsebærhaven. En ties hejmpaĝo aperas informoj, kiujn la klubo prezentas al ili. Sten rekomendis nin en la klubo havi tian rimedon. Eblas ankaŭ per SKAJPO komuniki.
Aktuale KEK havos prelegon pri Vikopedio de Rut. Ĵus Regin prezentis al ni pri mirindaj eblecoj por esperantistoj ĉe la interreto. Ni celas bonajn programojn por la ĉiusemajnaj kunvenoj. La internacian integriĝ-tagon de la komunumo ni daŭre partoprenos per budo. En majo estos kulturaj tagoj en nia kvartalo, 5-an de majo estos malferma tago. DEA skizis sian partoprenon.
Sten petis nin pripensi havi kunvenojn kelkfoje tage anstataŭ nur vespere.
Lund havos aranĝojn 6. aprilo, 12. majo kaj 14. junio.
Helsingborg kunvenas en kafejo ĉiun 3-an sabaton . Ekskurso en la malnova urboparto okazos la 13-an de junio.
KEK nun en Tomsgårdsvej 35 ricevis tre agrablajn ĉambrojn. Esperanto-Domo pagas la luon.
Malmø havas la eblecon krom en la klubejo ankaŭ kunveni en Kvarnby Popol-altlernejo, kie oni estas pozitiva al Esperanto.
4. Kursoj kaj aranĝoj
Kim donis instruadon dum pluraj semajnfinoj al grupoj en Kvarnby Altlernejo.
Oleg en la angla anoncis
pri E-kursoj per dissendolisto de la universitato. Kvarnby ofertas distanckurson.
Dan klarigis pri la diversaj manieroj akiri kurson. ”First Class” estas iom komplika por instali. La franca Ipernity eble estas pli facila. Vikia programo ne bezonas registriĝon. Lernu.net havas siajn retkursojn. Sten, Dan kaj Ileana pritraktos la aferojn.
En la apuda junulardomo Regin ĵus starigis kurson por junuloj, Betty informiĝis.
5. Ponto kaj agado.net
Malmö nun transiras al nur reta dissendado, ĉar nur 2 klientoj ne havas komputilon. Agado.net eble povos esti pli facila por uzantoj. Kiel enmeti fotojn? Dan kaj Sten kune esploras la aferon.
6. Ekstera informado
Rekomendi Esperanton ĉe la politikaj instancoj, ni havas unikan eblecon. Certe multaj sekvis la evoluon ĉe la usona ”Change org.” de kiam Obama kandidatiĝis kiel prezidanto. Li petis 20 ideojn, kiujn ordinaraj homoj povis laŭ enketila sistemo voĉdoni. Feliĉe Esperanto atingis la 20-an lokon laŭ teksto verkita de Oleg.
Nun ni ankaŭ en la eŭropa regiono starigis similan enketon en la kadro de EU. Ni havas eblecon voĉdoni, eĉ en la diversaj landoj. Estas iomete temporaba sin instali por tio pro la frendaj lingvoj, kaj Ileana ofertas fari la agon por aliaj. Ŝi nur bezonas permeson kaj la retadreson de tiuj. Kaj ili poste ricevas la konfirmilon, kiun ili povas forigi.
Kultura Esperanto-Festivalo: Jytte kiel ano de la teamo povis raporti, ke aliĝis 13 el Rusio, 6 el Afriko (ricevis invitilojn) kaj aliaj eksterlandanoj. Kim ofertas prelegojn al la lernejoj en Elsinoro. - Kelkaj el ni intencas veni kelkajn tagojn, sed oni atendas la programon kaj timas nuligon.
7. Ceteraj demandoj.
Ileana ricevis de Wonderful
Copenhagen oferton pri helpo por okazigi UK en Kopenhago en la jaro
2014. Ili certe trovis pri ni en la reto. Venis nova kongresejo en Vasbygade.
Pri la anoncado ili havis allogajn manierojn, kaj ni kune interkonsentis
esti pozitivaj al tiu evt. evento.
Ni ankaŭ diskutis pri
Bjalistoko kaj la vojaĝo tien.
8. Venonta SEA-kunsido
Sabaton, 17-an de oktobro
je la 11-a 2009 en Helsingborg
Raportis Jytte + korektis 10/4 2009