Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Aranĝujo Libroaŭkcio
Navigado
Saluti


Ĉu vi forgesis vian pasvorton?
Ĉu nova uzanto?
 
Agoj pri dokumento

Libroaŭkcio

Kio KEK arangxo.
Kiam 2009-12-07
de 19:30 ĝis 21:00
Kie Tomsgårdsvej 35, 2400 Kph NV
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Jytte SunekærLaste modifita: 2009-12-04 14:35


Karaj Geamikoj,

 

Lundon la 7-an de decembro je la 19.30-a okazos aŭkcio ĉe KEK . Arne aŭkcie liberigos sin de kelkaj el la libroj hereditaj de Vejle E-klubo. Plue aŭkcios ankaŭ aliaj bonaĵoj. Se ankaŭ vi havos aĵojn, kiujn vi pretos fordoni, bonvolu kunporti ilin. Bent Jensenius denove fariĝos aŭkcianto, kaj la fonduso de la Esperanto-domo estos al vi dankema.

 

La plado de la tago en la kafejo estos rostita kokidaĵo kune kun rizo kaj kareo.

 

Ni ankaŭ antaŭĝojas revidi multajn el vi morgaŭ okaze de la konversacia kurso de Radojica Petrovic. Jen denove la informoj pri la horaro.
Sabaton la 5-an de decembro je la 14-a ĝis la 17-a. Dimanĉon la 6-an de decembro je la 11-a ĝis la 15.30-a.

 

Kompreneble la arangxoj okazos en Tomsgårdsvej 35, 2400 Kopenhago NV.

 

Bonan semajnfinon al ĉiuj !

 

Amike

 

Betty Chatterjee (Nome de la estraro de KEK)

 

P.S. Dankon al ĉiuj, kiuj jam memoris pagi la KEK-an kotizon laŭ la informoj en la lasta numero de Ponto.