Libroaŭkcio
Beskrivelse af begivenhed | KEK arangxo. |
---|---|
Tidspunkt |
07/12 2009 20:30
07/12 2009 22:00
07/12 2009 Starttidspunkt 19:30 Sluttidspunkt 21:00 |
Sted | Tomsgårdsvej 35, 2400 Kph NV |
Tilføj begivenhed til kalenderen |
![]() ![]() |
Karaj Geamikoj,
Lundon la 7-an de decembro je la 19.30-a okazos aŭkcio ĉe KEK . Arne aŭkcie liberigos sin de kelkaj el la libroj hereditaj de Vejle E-klubo. Plue aŭkcios ankaŭ aliaj bonaĵoj. Se ankaŭ vi havos aĵojn, kiujn vi pretos fordoni, bonvolu kunporti ilin. Bent Jensenius denove fariĝos aŭkcianto, kaj la fonduso de la Esperanto-domo estos al vi dankema.
La plado de la tago en la kafejo estos rostita kokidaĵo kune kun rizo kaj kareo.
Ni ankaŭ antaŭĝojas revidi multajn el vi morgaŭ okaze de
la konversacia kurso de Radojica Petrovic. Jen denove la informoj pri la horaro.
Sabaton la 5-an de decembro je la 14-a ĝis la 17-a. Dimanĉon
la 6-an de decembro je la 11-a ĝis la 15.30-a.
Kompreneble la arangxoj okazos en Tomsgårdsvej 35, 2400 Kopenhago NV.
Bonan semajnfinon al ĉiuj !
Amike
Betty Chatterjee (Nome de la estraro de KEK)
P.S. Dankon al ĉiuj, kiuj jam memoris pagi la KEK-an kotizon laŭ la informoj en la lasta numero de Ponto.