Kopenhaga Esperanto Klubo (KEK)
KEK kunvenas en Tomsgårdsvej 35, 2400 Kopenhago NV. Ni lunde kunvenas je la 19-a ĝis la 21-a. (Instruado 17.30 - 19.00). La kluba programo komenciĝas je la 19.30-a. Oni esperante parolas dum la kunvenoj, tamen ĉiuj estas bonvenaj. La prezidanto Betty Chatterjee volonte informas pri la klubo. +45 3889 1013, rete chatterjeebetty@hotmail.com.
Ni ofertas al komencantoj kaj progresantoj esperantan instruadon, kiu estas senpaga por membroj. La membreco kostas 200 kronojn jare. Vi povas pagi la kotizon per la banko. La kontonumero estas 1551-2025558, Danske Bank.
En la klubo estas planataj instruado, studgrupoj, prelegoj ktp. La jarkunveno ankaŭ okazas ĉi tie. aktualaj okazajxoj legeblas en KEK-Programo aŭ ĉe www.esperanto.dk (klaku sur la kalendaron).
Ni kunlaboras kune kun la 3 skaniaj kluboj; tio estas la tiel nomata Sunda Agado. Interalie ni eldonas la gazeton Ponto.
Malonga historio de KEK: KEK's historie
La estraro de KEK
Prezidanto |
Vicprezidanto |
Kasisto Bent Wiinberg Nællebjerg Allé 30 2670 Greve 43 90 42 01 Bent.Wiinberg@gmail.com |
Sekretario |
Membro |
|