Pri DEJO
Saluton esperantoparolanto.
Dana Esperanta Junulara Organizo estas malgranda e-organizo en norda Eŭropo.
Ni nuntempe havas ĉirkaŭ 45 membrojn kaj ses el ili sidas en la estraro.
Informkanaloj
Ni havas kelkajn inform- kaj agadilojn inter ili:
- La poŝtlisto de la estraro
- La listo "DEJO-agado" kiu nuntempe havas 16 membrojn
- Tie ni planadas la aranĝojn kaj poste informas pri ili ĉe dejo-dk.
- La listo "dejo-dk" ĉe jahu grupoj, kiu havas ĉ. 50 membrojn.
Agado
Nuntempe en DEJO ni aktivas nur tra diversaj aranĝoj kaj iomete rete.
- En 2007 ni komencis renkonti ĉiun monaton (la 3-a)
- En decembro 2006 ni relanĉis DEJO.dk kun nova sistemo (EMS) kaj nova desajno.
- Dum la vintro de 2006/2007 ni komencis saŭnumi ĉiu dua semajno en Kopenhago.
- Planado de la kunesto ĉe la Roskilde Festivalo 2007
Skribita de Denizo
Ĝisdatigita la 9-an de majo 2007.