Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Kluboj Pri la Esperantodomo en Sarajevo.
Agoj pri dokumento

Pri la Esperantodomo en Sarajevo.

de Betty ChatterjeeLaste modifita: 2010-04-30 08:05

Informoj pri bezonata helpo por la rekonstruado de la Esperanto domo en Sarajevo. Jen kopio de la skribaĵo, kiun kelkaj el la danaj esperantistoj ricevis antaŭ kelkaj tagoj.

 

 

Sarajevo, 2010 04 21

 

BA - 71000 SARAJEVO, Kralja Tvrtka 19 (Pf. 452), Bosna i Hercegovina                

 

 

Informo por publikigo kaj diskonigo

 

 

BOSNIAJ ESPERANTISTOJ POR JUBILEO EN PROPRA DOMO

 

 

Manko de propra kunvenejo, la plej grava problemo kiun frontas esperantistoj de Sarajevo kaj ĝenerale de Bosnio-Hercegovino dum la lastaj 18 jaroj, estas definitive solvita. Esperanto-Ligo de Bosnio-Hercegovino kun partopreno de deko da siaj membroj kunaĉetis loĝejon  en centra zono de Sarajevo (str. Kralja Tvrtka 19) kiu servos kiel kunvenejo de lokaj esperantistoj, sed samtempe kiel sidejo kaj oficejo de la Ligo.

 

La aĉetita ejo estas en detruita stato kaj ĝi bezonegas fundan renovigon, kiel videblas sur la apudaj fotaĵoj. La rekonstruajn laborojn oni pritaksas je 15.000 eŭroj. Tiucele la Ligo lanĉis apartan fondaĵon „NIA DOMO“ por kolekti financajn rimedojn por renovigaj laboroj kaj posta instalo de oficeja ilaro. Ĝi invitas siajn membrojn, esperantistojn kaj amikojn tra la mondo per modestaj, eĉ simbolaj kontribuoj subteni „NIAN DOMON“. La kontribuoj estas interalie pagebla al la banko-kontoj de UEA, kodnumero elbh-j.

 

Antaŭ la kontraŭbosnia agreso en 1992, bosniaj esperantistoj disponis en Sarajevo pri tri kunvenejoj, ĉiuj en centra kvartalo de la urbo – oficejo de la Ligo, kunvenejo de la loka E-societo kaj klubejo de Universitata E-klubo. Post la milito nova aŭtoritato rezignis redoni eĉ unu el la ejoj al la E-organizaĵoj. Tial la aĉetita kunvenejo estas historia evento por la bosnia E-movado, kiu ĝuste ĉi-jare en 2010 festas sian centjariĝon.

 

sekretariino

 

Vildana Delaliĉ

                                                                                                           __________________