Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Kluboj Klubo Esperantista de Helsingborgo/Helsingborgs Esperantoförening Iom pri nia historio
Agoj pri dokumento

Iom pri nia historio

de Ann-Louise ÅkerlundLaste modifita: 2009-10-22 09:52

La nuna Klubo Esperantista de Helsingborgo fondigxis la 8-an de marto 1934 sub la nomo "Esperanto-Societo La Espero". Sed gxi tute ne estis la unua societo de Esperanto en Helsingborg. Jam antaue, almenau ekde la 1929-a jaro, Helsingborgo havis du klubojn samtempe: "Helsingborgs Esperantoklubb - Klubo Esperantista" kaj la laborista klubo, kiu aligxis al SLEA.

La historio da la movado Esperantista en Helsingborgo estas iomete komplika. Jen kelkaj informoj:

Gustaf Henrik Backman, pioniro de la sveda Esperanto movado kaj naskita en Ramlösa apud Helsingborgo, fondis la unuan klubon de Esperanto en Helsingborgo, "Helsingborgs Esperanto-Klubb". Gxi estis fondita jam antau la fondigxo de la Sveda Esperanto-Federacio en Stokholmo en decembro 1906. La unua klubo en nia urbo tuj petskribis al la Federacio pri apartenado al gxi. Doktoro Zamenhof vizitis la membrojn de tiu unua klubo la 27-an de augusto 1908, kaj cxi tiu vizito estis lia sola vizito al Svedio.

La 8-an de marto 1929 estis fondita "Helsingborgs Esperantoklubb - Klubo Esperantista". Kvin jarojn poste fondis dek unu membroj de la Klubo Esperantista nian nunan klubon, kiu ricevis la nomon Esperanto-Societo La Espero. En la jarraporto de la jaro 1968 oni povas legi pri tio okazo: "Antau 35 jaroj rompis grupo la kontakton kun la tiama esperanto-klubo kauze de malkonkordo ene de la grupo. Unu el la disputobjektoj estis, cxu la klubo devis esti reprezentita en la demonstradoj de la unua de majo, kaj cxu la esperanto-flago devis cxeesti la standardaron de la parado. La opinio estis, ke la politika evoludirekto de la societo konfliktis kun artikolo de la statuto de la societo pri politika kaj religia neutraleco. La 8-an de marto 1934 kolektigxis dek unu personoj kaj fondis la novan Esperanto-Societon La Espero." Do, nia nuna klubo naskigxis.

Dum la jaroj venis kelkfoje la demando pri kununuigxo kun la malnova klubo, sed gxi estis fintraktita dum la jaro 1955. La 7-an de februaro 1966 sxangxigxis la nomo de la klubo al Klubo Esperantista de Helsingborgo, Helsingborgs Esperantoförening.

La unua prezidanto de la Esperanto-Societo La Espero estis Gustav Henriksson. Li estis prezidanto dum la jaroj 1934-1942. La sekretario de la klubo, Ossian Nilsson, igxis prezidanto 1942-47. Poste la prezidantoj de la societo estis: Enok Nilsson 1947-50, Artur Lundgren 1950-56, Gösta Persson 1956-57, vakanta posteno 1957-59, Astrid Svensson 1959-62, John Johansson 1962-66, Inga Magnusson 1966-88, Kjell Randehed 1988-90, Inga Magnusson 1990-96, Jill Hilford 1996-2000 kaj Ann-Louise Åkerlund 2000-la nuna tempo.

(El la festparolado de Jill Hilford okaze de la 70-jara jubileo 2004)