Du er her: Forside Esperantoklubber Dana Esperanto-Asocio Informa strategio de Dana Esperanto-Asocio
Handlinger tilknyttet webside

Informa strategio de Dana Esperanto-Asocio

af denizoSidst opdateret 04/12 2007 11:02

Informa strategio de Dana Esperanto-Asocio

La plenumado de ĉi tiu Strategio devas realigi la celon de la Asocio: disvastigi la konon pri kaj la uzadon de esperanto, pere de kontaktema kaj aktiviga informa laboro. La strategio estas ankaŭ kontribuo al la Strategia Laborplano de UEA 2001/2010. (vidu ĉe la retejo de UEA, paĝadreso uea.org/dokumentoj/laborplano)

1. Kampoj kaj niveloj

La Strategio koncernas jenajn agadkampojn:

  • ekstera danlingva informado pri Esperanto al la larga publiko pere de amaskomunikiloj,
  • informado al lernantoj pri la aktuala stato de la Esperanto-movado (instruado),
  • la Esperantlingva informfluo de la Asocio al membroj (utiligado)
  • Ĉiuj tri kampoj de agado estas gravaj sur ĉiuj tri el la loka, landa kaj internacia niveloj; tamen ĉiu agadkampo havas apartan gravecon sur aparta agadnivelo:
  • La ekstera informado al interesuloj koncernas unuavice la landan nivelon de agado, kaj do estas la plej grava agadkampo de la Asocio. Tiel estas ĉar ne temas nur pri disvastigo de abstrakta, universale valida mesaĝo, sed ankaŭ pri adapto al lokaj konkretaj imagoj pri lingvo kaj internacieco.
  • Je la loka nivelo aparte gravas la informoj pri instruado; leteraj kaj retaj kursoj estas bona suplemento, sed kursoj kie homoj vive renkontas unu la alian en konata loka medio estas entute la ĉefa ekzistokialo de lokaj kluboj. La kunlaboro inter la lokaj klubo kaj la Asocio do devas aparte atenti la bezonojn varbi lernantoj.
  • En malgranda, riĉa kaj libera lando la aplikado de la Internacia lingvo havas nur limigitan daŭran intereson, se ĝi ne okazas je internacia nivelo. Tial la kunlaboro de la Asocio kun najbarlandaj kaj internaciaj Esperanto-asocioj precipe koncentriĝas al informoj pri eventoj kaj servoj kiuj interesos ankaŭ eksterlandajn esperantistojn.

Estas grave agadi en ĉiu agadnivelo

2. Celgrupoj kaj kunlaborantoj

La Strategio distingas inter "celgrupoj" kaj "kunlaborantoj". La celgrupoj konsistas el interesuloj, lernantoj kaj membroj. La kunlaborantoj estas tiuj aliaj organizaĵoj, kaj personoj kiuj helpas realigi la celojn de la Asocio.

Neesperantista organizaĵo povas aperi kaj kiel celgrupo, kaj kiel kunlaboranto. Se tia organizaĵo estas celgrupo de la Asocio, la Asocio konsentas esti inter la celgrupoj de tiu organizaĵo, eksemple per reciproka kolektiva membreco.

Celgrupoj

  • Membroj : pagas kotizon al la Asocio
  • Kursanoj: aliĝis al esperanto-kurso
  • Apogantoj: ne deziras mem lerni la lingvon sed apogas la movadon
  • Interesuloj: estas pozitivaj pri esperanto, kaj eble volas lerni ĝin
  • Similcelaj organizaĵoj: ĝis nun nur DUNA (la Dana UN Asocio= FN Forbundet)
  • Amaskomunikiloj

Kunlaborantoj

  • Membroj kaj apogantoj, precipe studentoj, instruistoj, ĵurnalistoj
  • Aliaj danaj Esperanto-organizoj: DEFA, UFFE, lokaj grupoj
  • Najbarlandaj kaj internaciaj Esperanrto-asocioj; SEF, GEA, NEL, UEA, TEJO k.a.
  • Organizaĵoj: DUNA

La celgrupoj kaj kunlaborantoj estas listigitaj laŭ graveco en la informa laboro. Unu el la plej gravaj grupoj estas la individuaj aktivuloj, precipe tiuj kiuj estas en bona pozicio por informi kvalifike al multaj homoj.

3. Komunikaj kanaloj

Ĉiu membro rajtas propranome kontribui al la publika debato, precipe interne sed ankaŭ ekstere de la Asocio. Nome de la Asocio komunikadas kutime nur la prezidanto, aŭ persono delegita de la prezidanto, ĉar la eldiroj devas esti laŭeble plej kvalifikitaj. Eldiroj okazas sub respondeco antaŭ la Asocia estraro.

Oni povas dividi la komunikajn kanalojn en tri grupojn: personaj (kiuj postulas personan ĉeeston de aktivulo), surpaperaj kaj elektronikaj (radio, televido, interreto). En aldono al ĉi tiu strategio troviĝas skema superrigardo de la rilatoj inter la plej gravaj komunikaj kanaloj, celgrupoj kaj kunlaborantoj.

Personaj kanaloj

Insignoj: la Aoscia estraro rekomendas al ĉiu membro porti sur sia vestaĵo videblan, sed diskretan esperanto-signon.

Prelegoj: en institucioj, universitatoj, lernejoj, studentaj organizaĵoj, kunlaborantaj asocioj.

Intervjuoj: en gazetoj, radio, televido. Precipe telefon-programoj en la radio estas facila kanalo por informi pri esperanto.

Ekspozicioj: kun abunda ekspozicia materialo montrantan la kulturan valoron de la internacia lingvo. Taŭgaj ejoj: institutoj, lernejoj, bibliotekoj k.s.

Surpaperaj kanaloj

Esperanto en Danio (EeD) estas la esperantlingva membroorgano de la Asocio. Ĝi informas pri klubaj aranĝoj, iniciatoj de la landa estraro kaj gravaj okazaĵoj en la internacia Esperanto-movado. Ĝi estas servo al la membroj kaj funkcias kunlige al la tuta dana Esperanto-movado. Krome ĝi estas informfonto al alilandaj esperantistoj pri la Movada evoluo en Danio.

Esperanto-nyt (E-nyt) estas danlingva revuo kun aktualaj informoj pri la esperantaj lingvo, kulturo kaj movado. Ĝia celgrupo estas unuavice interesitoj kaj komencantoj, krom organizaĵoj kun celoj similaj al tiuj de la Asocio.

Gazetaraj komunikoj estas dissendataj al intereseblaj danaj amaskomunikiloj okaze de gravaj danaj Esperanto-kunvenoj, Esperanto-eventoj, deklaroj de UEA k.s.

Ĝenerala faldfolio kun enkonduko al la lingvo, uzebla dum jaroj. Eventuale simila al "Opdatering om esperanto", teksto tradukita el Esperanto, ĝisdatigata de UEA.

Kursa faldfolio kun informoj pri aktualaj kurseblecoj, renovigata ĉiujare en intima kunlaboro kun la lokaj kluboj.

Libroj: "Esperanto lingvistisk set" de John Wells kaj "Sprog og sprog imellem" de Preben Bagger.

Anoncoj en nacilingvaj gazetoj kaj periodaĵoj, mallongaj informoj kaj sciigoj, pli longaj en interŝanĝo kun similcelaj organizoj.

Artikoloj en fakaj revuoj, aŭ en gazetoj kaj magazinoj.

Dokumentado: la Asocio tenas arkivon de gazeteltondaĵoj kun artikoloj kaj eldiroj pri la internacia lingvo presitaj en danaj gazetoj.

Elektronikaj kanaloj

Ekzistas baze du formoj de retaj informfontoj: hejmpaĝo, per kiu la interesuloj mem elserĉas la informojn, kaj retpoŝta dissendolisto (retgrupo), per kiu la abonantoj (membroj de la Asocio kaj aliaj interesuloj) interŝanĝas informojn kaj opiniojn. La respondeco pri la retaj informfontoj de la Asocio estas asignita al unu estrarano, kiu povas kunlabori kun membroj-neestraranoj.

La Asocio strebas kiel plej eble, ke revuoj, komunikoj, faldfolioj k.s. estu atingeblaj interrete en la hemoaĝo de la Asocio.

Hejmpaĝo www.esperanto.dk estas la retadreso de la Asocio. Ĝi posedas la rajton al la domajnomo esperanto.dk kaj principe povas enhavi ĉion ajn interesan kaj rilatan al Esperanto, sed nepre devas esti simpla, plaĉa kaj dinamika. La informoj devas inkluzivi la adresaron de la Asocio kaj enkondukon en la lingvon, eventuale tutan retkurson. Krome ĝi funkcias kiel prezentilo al la cetera Esperanto-mondo, kaj ĉiuj organizaj informoj do devas aperi en dana lingvo kaj en esperanto.

Retkomunumo: la Asocia retkomunumo nomiĝas esperantodk kaj estas trovebla Ĉe la adreso http://dk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/. Gastigas ĝin "Yahoo!", kiu fundamente estas hejmpaĝe bazita retpoŝta servo, sed antaŭ kelkaj jaroj englutis la dissendolistan servon "egroups". Pli detala danlingva priskribo de la retkomunumo troviĝas en aldono de ĉi tiu strategio.

Akceptita de la estraro la 24-an den junio 2003