Sveda Kongreso de Esperanto
Kio | |
---|---|
Kiam |
2012-05-18 09:30
ĝis 2012-05-20 14:00 |
Kie | Helsingborg |
Nomo | Ann-Louise Åkerlund |
Kontakta retadreso | al_akerlund@yahoo.se |
Kontakta telefono | +46 (0)736 17 01 23 |
Aldonu eventon en la kalendaron. |
vCal iCal |
Partoprenu la svedan kongreson de Esperanto! Loko: La Popola Domo, Södergatan 65, Helsingborg Tempo: (18-)19-20 majo 2012 Programo Dum vendredo okazos tuttaga ekskurso per aŭtobuso al la konata terlango Kullaberg kaj la eksa reĝa ĝardeno Sofiero. Vespere: Kunmanĝado sur ŝipo inter Svedio kaj Danio. Sabate estos prelegoj pri la nova lernobjekto en la svedaj gimnazioj: ”La Homa Lingvo”, diversaj jarkunvenoj kaj vespera programo kun muziko. Dimanĉe estos prelegoj interalie pri la prilaborata retejo ’esperanto-info.org’ kaj sveda-esperanta diservo en la apuda preĝejo. Kostoj kaj aliĝo La kongreskotizo estos SEK 850 por membroj de SEF, por ne-membroj SEK 100 pli, por gejunuloj ĝis 20 jarojn aĝaj SEK 100 malpli. Ĝi inkluzivas la tutan programon dum sabato kaj dimanĉo, antaŭ- kaj posttagmezan kafon, tagmanĝon kaj vespermanĝon dum sabato, kaj antaŭtagmezan kafon kaj tagmanĝon dum dimanĉo, sed ne la ekskursojn. La kosto de la busekskurso estos SEK 450 kun ĉiĉeronado, tagmanĝo kaj posttagmeza kafo. Dum la vespera eksurso vi mem pagos kion vi volas manĝi kaj trinki en la restoracio surŝipe. Aliĝu aŭ/kaj petu pliajn informojn ĉe sefkongr@esperanto.se aŭ telefone ĉe Ann-Louise Åkerlund 0736-170123 aŭ Dan Palm 0701-709460. Paperpoŝta adreso: Ann-Louise Åkerlund, Ättekullagatan 16, SE-253 61 Helsingborg, Svedio. Pagu al la sveda pg-konto 59 18 80-0 (Helsingborgs Esperantoförening) aŭ surloke, post interkonsento ĉe aliĝo, en svedaj kronoj. Ĉe aliĝo, ne forgesu skribi vian nomon kaj adreson, ĉu vi volas partopreni ekskurson (kiun?) ĉu vi volas pagi surloke kaj ĉu vi estas vegetarano aŭ havas iun alergion. Bonvenon! SVEDA ESPERANTO-FEDERACIO