Du er her: Forside Indholdselementer Aranĝujo Prelego Cxe KEK Okaze de la DEFA Jubileo.
Handlinger tilknyttet webside

Prelego Cxe KEK Okaze de la DEFA Jubileo.

Beskrivelse af begivenhed
Tidspunkt 17/03 2008
Starttidspunkt 19:30 Sluttidspunkt 21:00
Sted KEK Kulturdomo, Dortheasvej 61, 2400 Kopenhago NV
Tilføj begivenhed til kalenderen vCal
iCal
af Betty ChatterjeeSidst opdateret 15/03 2008 17:29

Okaze de la 60-jarigxo de DEFA prelegas Henning Olsen pri la temo: 'DEFA 60 jaraj krokize tra la jaroj'.

El la 60 jaroj de DEFA, jen la lasta 10-ono

Skrevet af Jytte Sunekær den 15/03 2008 21:37
Komence de la jaro 2002 KEK daŭre havis sian propran kunvenejon.
Tiam ni kunvenis en “Indre By Medborgerhus” en Ahlefeldtsgade.
Malmultaj vizitis niajn merkredajn klubkunvenojn.
Ni regule vizitis la klubon de DEFA en Vasbygade dum la lundoj.

Iun vesperon Karen Olsen enmanigis min leteron, kiun mi
survoje hejmen en la trajno studis profunde.
Ilia estraro simple proponis, ke KEK kunvenu en ilia ejo kun ili.
Mia ekpenso estis pozitiva, ke ni akceptu la proponon.
Tamen mi daŭrigis cerbumi, kaj ni vere devis diskuti tion en la estraro.
Ni interkonsentiĝis malakcepti la proponon, inter alie pro timo perdi identecon.

Sed la ĝeneralkunvenantoj montris intereson pri la kunlaborpropono.

Ni revenis al DEFA, kaj ni do interkonsentis pri la kondiĉoj.
Ni entuziasme havis kunlaborkunvenojn pri programoj, anonc-kampanjoj kaj kursoj.
Por altiri la junulojn ni starigis retkafejon.

Ek de aŭgusto 2002 ni kunvenis en Vasbygade 10 ĉe DEFA.

2007-jarfine DEFA / KEK finis sian 6-jaran kunlabor-periodon.

Dankon pro la tiama invito, la loĝigo kaj la bona kunlaboro dum la 6 jaroj en Vasbygade, poste en Kalvebod Brygge kaj la lastan jaron ĉi tie en Dortheavej 61.

Bonan sukceson al DEFA en la retiriĝo al via plena fervojistiĝo !

Korajn gratulojn okaze de la 60-jara jubileo de DEFA. / Jytte

Elkorajn gratulojn al DEFA

Skrevet af gregers03 den 16/03 2008 12:52
Mi elkore algratulas ĉiujn DEFA-anojn pro la 60-a jubileo.
Amike, via amikino, Tara