Konversacia kurso
Kio | Kurso |
---|---|
Kiam |
2009-12-05 15:00
ĝis 2009-12-06 16:00 |
Kie | Tomsgårdsvej 35, Kph NV |
Aldonu eventon en la kalendaron. |
vCal iCal |
Informoj pri konversacia kurso en Kopenhago la 5-an kaj la 6-an de decembro 2009.
La prezidanto de ILEI Radojica Petrovic dutage paroligos nin per vigla konversacia kurso dum sia venontmonata vizito al Kopenhago.
Kiu rajtos partopreni? Ĉiuj kiuj volus plibone paroli Esperanton.
Kie okazos la kurso? La kurso okazos en la klubejo ĉe Tomsgårdsvej 35.
Kiam ? Sabaton la 5-an de decembro je la 14-a ĝis la 17-a.
Dimanĉon la 6-an de decembro je la 11-a ĝis la 15-a.
Kiom kostos la kurso? Ne jam decidite, tamen malmultos.
Se vi volus partopreni, bonvolu anonci vin antaŭ la 30-a de novembro al Arne Casper. arnecasper@dbmail.dk +45 39 20 63 48
aŭ al Bent Jensenius bentjensenius@gmail.com +45 38 65 15 86
Sandviĉoj (ankaŭ vegetaraj) antaŭmendeblos ĉe Arne por la lunĉo la 6-an.