Monda marŝo
Beskrivelse af begivenhed | Internacia Aranĝo |
---|---|
Tidspunkt |
31/10 2009 16:00
31/10 2009 18:00
31/10 2009 Starttidspunkt 15:00 Sluttidspunkt 17:00 |
Sted | Christiansborg ĉe la ĉevalo |
Tilføj begivenhed til kalenderen |
![]() ![]() |
monda marŝo por paco kaj neperforto - vizitos nin en Danio
En Nordjutlando jam okazis kelkaj kunvenoj. En Kopenhago ekzemple okazos la du subaj aranĝoj. Estas interesa viziti la hejmpaĝojn kaj legi, kion la grupoj travivis. Diversaj aranĝoj okazos. Ni povas legi pri pacpremioj, inter ili ni konas pri Obama, Gorbachev kaj Dalai Lama.
La 30an de oktobro je la 18.30 oni kolektiĝos ĉe Peblige Lago (Søpavillonen) de kie oni faras pocesion kun torĉoj ĉirkaŭ la lago. Je 19.45 oni de Dr. Louises Bro sendos lumajn mesaĝojn al ĉielo,
kaj sabaton la 31an oni kunvenos je la 15a horo ĉe la Parlamento (Christiansborg). De Pacgvardejo la marŝo komenciĝas por veni al La urbdoma Placo. Ni kolektiĝos ĉe la ĉevalo kaj portos la verdan standardon. Ni promenos laŭ Kgs.Nytorv, Godthersgade kaj Nørre Voldgade.
Estas nature por la esperantomovado partopreni, ĉar la celo de Zamenhof estis ja krei lingvon de paco.
Bonvenon en la internacia retejo de la tutunua Monda Marŝo, kiu vojaĝos ĉirkaŭ la mondo petante la finon de militoj, la malmunton de atomarmiloj kaj la ĉesigon de ĉiaj perfortoj (fizika, ekonomia, rasa, religia, kultura, seksa kaj psikologia).
http://www.theworldmarch.org
kai en la komenco de la paĝo oni vidas tekston: al pliaj disponeblaj lingvoj, oni trovos Esperanto
La dana hejmpaĝo estas:
www.verdensmarch.dk
kie vi povas legi pli pri la danaj aktivecoj.