Personliga verktyg
Du är här: Hem Innehåll Aranĝujo Kultura Esperanto Festivalo, kef9
Dokumentåtgärder

Kultura Esperanto Festivalo, kef9

Vad Kultura Esperanto-Festivalo
När 2009-07-07 02:00 till
2009-07-12 14:00
Var Helsingør
Lägg till händelsen till kalender vCal
iCal
av Jytte SunekærSenast ändrad 2009-07-05 09:35

http://www.kef.saluton.dk/

En semajno 28 okazas la Kultura Esperanto Festivalo en Helsingør 7/7-12/7.
Vizitu la hejmpaĝon  www.kef.saluton.dk  - maldekstre tie vi trovos diversajn informojn klakante la butonojn.
La teamo fieras pri la altkvalita programo. Interesaj eksterlandanoj venos.
Ankaŭ estas klarigo en la dana. (Der er også en forklaring på dansk).

Plejparte de la vespera programo okazas en Musikhuset Elværket, Rosenkildestien 3.
Rigardu de tempo al tempo, ĉar daŭre povas okazi ŝanĝoj.

La kotizo por la semajno estas 550, 700 au 800 Dkk depende de via aĝo.
Unutaga bileto kostas 150 Dkk. Nura koncerto, 50.

Manĝaĵo mendeblas por 400 kr. Unutaga: 90 kr.

Plej multaj el ni loĝas en Byskolen, Marienlyst Alle 2, 3000 Helsingør.
Ni tranoktas en gimnastiksalono sur matracoj en kunportitaj dormsakoj.

En la migrula hejmo, Nordre Strandvej 24, estas rekomendinda loĝebleco.
Ekz. 5-lita ĉambro kun banejo kostas 600 kr. nokte
+ evt. la membrokarto 70 kr kaj luado de littukoj kaj mantukoj 55 kr. Dormsakoj malpermesataj.
Tiu Danhostel situas 2 km, 20 minutan, promenadon for de la lernejo.

Merkredon posttagneze ni ekskursos al Helsingborg kaj revenos malfrue en la vespero.

Trajno al Kopenhago veturas 3 fojojn hore, la lasta 23.52
Bileto tien/reen 94,50 kr . 10-foja rabatbileto (griza) kostas 405. Tio fariĝas 81 kr.

La biblioteko estas la najbara konstruaĵo kaj estas bone uzi ĝin. Tie vi povas legi gazetojn de diversaj landoj, tie estas senpaga reteliro de la komputiloj kaj eĉ estas eta ekspocizio pri Esperanto !!! kaj malantaŭ la biblioteko estas agrabla parko kun ĉarma lageto.

Granda perkejo estas ĉe la vojo antaŭ la lernejo.
Inaŭguro de KEF okazas mardon, 7/7, je 12-a horo (eblas veni jam vespere lundon ek de 18a h).
La solena fermo okazas dimanĉon la 12-an de julio je 09.30 - 13.00 horo.

Mer information om denna händelse