KEK ekskurso
Kio | |
---|---|
Kiam |
2008-05-12 02:00
2008-05-12 02:00
2008-05-12 de 00:00 ĝis 00:00 |
Kie | Poppellunden 26, 4270 Høng, Danio |
Nomo | jytte Sunekær |
Kontakta retadreso | jytte.sunekaer@mail.tele.dk |
Kontakta telefono | +45 44 48 47 26/ +45 28 18 07 60 |
Aldonu eventon en la kalendaron. |
vCal iCal |
KEK ekskursos okaze de la pentekosto al Høng.
Ekskurso al Høng 12/5 2008
Anna kaj Erik Hansen, Poppellunden 26, 4270 Høng, atendas nin. Ili ofertas lunĉon (40 kr). Trinkaĵoj aĉeteblas je moderaj prezoj. Ili prezentos al ni sian loĝkomunumon, kiun ili mem inventis. Ni renkontiĝos ĉ. 11.30. Kelkaj veturos per propra aŭto. La veturado de Kph. daŭros ĉ. 1½ horo. La distanco mezuriĝas ĉ. 90 km. Depende de la partoprennombro almenaŭ mi pretas veni per trajno de Kph. 9.30 per IC 933 en la direkto Sønderborg kun ŝanĝo en Slagelse. De Høng oni promenas 1,6 km, kio daŭros 21 min. Tiel ni atingas la adreson 11.17. - Per foriro el Høng st 17.31 ni estos en Kph 18.53.
Ordinara bileto kostas 224 kr. tien kaj reen. Per 8-persona rabato ĉiu devas pagi 175 kr. La 10-foja tondbileto kostas 910 kr, el tiu 5 personoj po devas pagi 182 kr.
La prezo per 65-bileto kaj junulkarto estas 114 kr.
Anoncu vin plej laste lunde 5/5 al mi: poŝtel. 2818 0760, hejma 4448 4726 - aŭ skribu al jytte.sunekaer@mail.tele.dk Indiku ĉu vi estas vegetarano. Mi esploras, ĉu estas loko por vi en aŭto.
Niaj amikoj antaŭe ĝojas gastigi nin.
/Jytte
Tro altaj prezoj indikitaj
Mi simple duobligis la tien-prezojn. Mi devus voki al la en la reto montrita tel.n-ro. Mi esperas, ke mi per la alta prezo ne forĉasis homojn. Grupeto de 7 homoj aliĝis. Mi estas kontenta. - Amike Jytte