Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Aranĝujo Ekskurso en Helsingborg 2008-06-14
Agoj pri dokumento

Ekskurso en Helsingborg 2008-06-14

Kio
Kiam 2008-06-14
de 12:00 ĝis 16:00
Kie Helsingborg
Nomo Ann-Louise
Kontakta retadreso
Kontakta telefono 042-29 12 62
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Ann-Louise ÅkerlundLaste modifita: 2008-06-08 12:48

Ekskurso en la parko de Ramlösa kun gvidado en esperanto

Pro tio ke estis malbona vetero dum la pasintjara ekskurso en la Ramlösa-parko, ni denove ofertas la saman ekskurson kaj esperas je pli bonaj kondicxoj cxi-jare.

Kiam kaj kie?

Bonvenon la 14-an de junio al la akvokuracejo de Ramlösa. Ni renkontigxos je la 12-a horo cxe la suda enirejo, vid-al-vide al la fervoja krucigxo. Tie trovigxas la bushaltejo de linio 2, kiu iras de Knutpunkten kvar fojojn hore. La haltejo nomigxas Ramlösa Brunn.

Kunportu ion por mangxi kaj trinki, kaj ni havos piknikon en la parko. Ni ankau rakontos iomete pri la historio de la akvokuracejo kaj la parko.

Kiel atingi la parkon per auto?

Se vi venos per auto, elektu E6 en la direkto Helsingborg. Poste elektu E4, la suda enirejo de Helsingborg kaj sekvu la montrilojn al Ramlösa.

Vi devas supreniri kaj transpasi la autosxoseon, kaj tuj malsupreniri por pasi sub la sxoseon. Poste nur sekvu la straton gxis kiam vi vidos parkejon je via maldekstra flanko. Parku tie kaj iom daurigu gxis la bushaltejo. Tie vi trovos la enirejon de la parko.


Se vi malgrau tiu cxi priskribo ne trovas la renkontigxlokon, provu voki mian posxtelefonon 073-617 01 23.


Estu ELKORE BONVENAJ


Ann-Louise