Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Aranĝujo DSB-faka ekskurso
Agoj pri dokumento

DSB-faka ekskurso

Kio
Kiam 2008-04-05
de 11:00 ĝis 23:00
Kie Helsingør
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Jytte SunekærLaste modifita: 2008-04-02 12:11

- ankau por ne-fervojistoj

DSB-faka ekskurso, Helsingør 2008-04-05 – ankaŭ por ne-fervojistoj

Kiel unu el la iniciatoj de la ŝanĝita situacio de DEFA ni aranĝas ekskurson al la DSB-regejo en Helsingør sabate la 5an de aprilo 2008.

Regejo estas loko, kie oni regas kaj reguligas la trajnan trafikon pere de signaloj kaj ĝusta situo de trakforkoj kaj liberaj trakoj por la trajnoj.

Nia prezidanto sukcesis aranĝi viziton en la regejo de la stacio de Helsingør.

Ni kolektiĝas sur la kajo en Helsingør iom post la 11a horo (trajno de Kopenhago je h 10.21 alvenas en Helsingør je h 11.05), kaj komune ni vizitas la regejon. Post la vizito ni povas manĝi nian kunportitan lunĉon ĉe Lene kaj Jan tre proksime al la staci­domo.

Antaŭa aliĝo ne necesas. Venu kaj spertu eksterordinaran travivaĵon en DEFA.


Kontaktulo pri DEFA: Lene Niemann, Hovedvagtsstræde 9E, 1, 3000 Helsingør
Tel. 49 26 13 19 - retadreso: niemann @ kabelmail.dk