Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Aranĝujo Festeto kun Mikaelo Bronstein en Malmö!
Agoj pri dokumento

Festeto kun Mikaelo Bronstein en Malmö!

Kio
Kiam 2008-01-15
de 18:30 ĝis 21:00
Kie Kronetorpsgatan 94, Malmö
Nomo Sten / Per-Olov
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Sten SvenoniusLaste modifita: 2008-01-06 09:43

Post duonjaro ni denove povos ekuzi nian klubejon. Okaze de tio ni invitas la SEA-anojn al inaugura festeto en nia "nova" klubejo. Specialaj gastoj: Mikaelo Bronstein, Sankt Peterburgo kaj Peter Weide, Kopenhago

Malmöaj esperantistoj diligente laboras por pretigi sian klubejon por inaugura festeto!

C'efa programo estos prelego kaj muzika distrado de Mikaelo Bronstein. Li prelegos pri:

1.     Zamenhof kaj Postnikov –  idealo kaj aventuro (60 – 90 min.)

Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (1880 –1925) estas la homo, memorinda ne nur pro sia aktivado poresperanta, i.a. organizo de la unua Ruslanda E-kongreso en Peterburgo, sed ankaŭ pro la juĝproceso, okazinta en 1911. La du vivojn, kaj du vojojn por antaŭenmovi la ideon analizas la preleganto en sia rakonto, detektivstile atentokapta. En 2004 estas aperinta la romano “Dek tagoj de kapitano Postnikov” , kies kerno iĝis la proponata prelego.

Estos ac'eteblaj la muzikdiskoj kaj libroj de Mikaelo Bronstein dum la vespero!


Dum la vespero Peter Weide montros kaj vendos la belajn esperantajn c'emizojn. La surloka prezo por cxemizo estos 15,-€j = 110,- DKK. Se iu deziras pagi en svedaj kronoj, la kurzo estos tiu, kiun la banko donos. Nur monbiletoj estos akceptataj.
Bonega okazo havigi al si la elegantan c'emizon!

La mang'o konsistos el iom simpla "buterpana tablo" kun kafo, trinkaj'oj kaj c'ampano. Kosto; 40 svedaj kronoj.
Bonvolu anonci vin plej laste en la 13/1 au al Per-Olov, telefono 040-263194 au al Sten retpos'te: sten agado.net (enmetu @ inter sten kaj agado).

Koran bonvenon!