|
|
Pasintaj aranĝoj
Supren unu nivelon
-
La 44-a ILEI konferenco.
( Departamento pri Komunikiloj, Kognado kaj Komunikado (http://mcc.ku.dk/), de 2011-07-17 15:00 ĝis 2011-07-23 22:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Ne forgesu aliĝu al la 44-a Konferenco de ILEI, 17-23 julio 2011,Kopenhago. La unua aliĝperiodo, kun la malplej altaj kotizoj, estas plilongigita ĝis la 30-a de aprilo. Ĝis la sama dato eblos mendi loĝadon en la hotelo kaj en la studenta domo kiujn ILEI rezervis por
la konferencanoj. Legu pli cxe
http://www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php ,
kaj uzu la retan aliĝilon
http://ilei.info/konferenco/alighilo2011.php
-
Somera Ekskurso al Kristianio.
( Kristianio, de 2011-06-20 17:00 ĝis 2011-06-20 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Dum la lasta klubvespero ni ekskursas. Bonvenon ekskursi kun ni al Kristianio lundon la 20-an de junio. Ni renkontiĝu je la 17-a ĉe la metro-staciodomo de Christianshavn. Nia sperta ĉiĉeronino estos Di/Rut Jesus, kiu mem loĝas en la kvartalo de Kristianio.
Post la alveno al Kristianio ni unue manĝos vegetarane kaj post kiam Di montros al ni la kvartolon.
La sola vegetara restaŭracio funkciante lunde estas ''Grøntsagen'', kiu troviĝas fine de Pusher Street, apud Nemoland..... bone estos, ke ni havos spertan ĉiĉeroninon. Tie oni povas manĝi bonan vegetaran manĝon kontraŭ 65 kronoj inter 17.30 – 19 horoj. Sed ni estos pli ol 10 manĝontoj ni devos antaŭe informi la kuiriston. Do ni bezonas scii kiom da personoj volus partopreni la aranĝon.
Bonvolu aliĝi la ekskurson antaŭ la 16-a de junio. Aliĝu retpoŝte chatterjeebetty@hotmail.com aŭ telefone 38 89 10 13.
-
La arto de marioneta teatro.
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-06-06 19:00 ĝis 2011-06-06 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Kamma kaj Finn rakontos al ni pri la arto fari marionetan teatron.
-
La lasta konversacia vespero de la sezono.
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-05-23 19:00 ĝis 2011-05-23 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Pri la 96-a Universala kongreso en Kopenhago.
Jen la lasta konversacia vespero de la printempa sezono. Tial la memevidenta temo de la konversacia vespero estos pri la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Lau la plej nova statistiko:’ Al UK-2011 aliĝis 1324 personoj el 67 landoj’ al la kongreso. Feliĉe La nombro konstante kreskiĝas, kaj certe malgraŭ la granda defio ni ĉiuj antauĝojas bonvenigi samideanojn niajn al Danio.
Bonvenon al agademuloj, kiuj volus demandi, pridiskuti pri la baldaŭe okazonta kongreso kaj proponi al la LKK-o helpon. Ileana Schrøder kaj aliaj LKK-anoj partoprenos la kunvenon.
-
Printempa festo – varfest en Malmö
( Kronetorpsg 94, SE - 212 27 MALMÖ, de 2011-04-16 16:00 ĝis 2011-04-16 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
-
Prelego pri Hongkongo
( Sensus Kraffts Torg 12, Lund, de 2011-04-14 18:30 ĝis 2011-04-14 20:30 )
—
de Ann-Louise Åkerlund
-
Lunds Esperantoklubb invitas al sia klubkunveno, jhaude la 14-an de aprilo je la 18.30-a horo en la kunvenejo de Sensus che Kraffts Torg en Lund.
Ann-Louise rakontas pri Hongkongo kaj montras bildojn de sia vizito tie.
Chiuj estos bonvenaj.
-
Kial ni ekzameniĝu?
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-04-11 19:00 ĝis 2011-04-11 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Kial vi ekzameniĝu, eĉ se vi pensas, ke vi mem ne bezonas diplomon pri
viaj Esperanto-konoj? Al tiu ĉi kaj multaj aliaj demandoj donas respondon
la filmeto, farita de Cyrille Hurstel.
-
Prelego pri la historio de la dana Biciklanta Asocio.
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-04-04 19:00 ĝis 2011-04-04 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
La biciklado estas grava en Danio.....
-
Kurs för nybörjare som kan lite esperanto
( Malmö Esperantoförening, de 2011-04-03 12:00 ĝis 2011-04-03 17:00 )
—
de Sten Svenonius
-
Välkommen på kurs nu på söndag 3/4 kl 12-17. Deltagaravgiften är 50 kr vilket inkluderar kaffe/bulle. Kursen ger möjlighet att komma ikapp en pågående kurs med andra deltagare, som fortsätter söndagen den 10/4 kl 13-17 och lördagen den 16 april från kl 14 med deltagande i föreningens vårfest.
Anmälan senast på fredag, 1/4 till sten@agado.net
-
Por legemuloj!
( Kronetorpsg 94, SE - 212 27 MALMÖ, de 2011-03-30 18:30 ĝis 2011-03-30 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Pri libroj legitaj.
-
Studgrupo
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-03-28 19:00 ĝis 2011-03-28 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Pri la novelaro Marvirinstrato de Tim Westover.
-
Konversacia Rondo
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-03-21 19:00 ĝis 2011-03-21 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Konversacia rondo:‘Dialogo kaj reciproka kompreno’.Jen la temo de la
ĉi-jara Universala Kongreso.
-
SEA-renkontiĝo
( Krafts torg 12 A, Lund, de 2011-03-19 13:00 ĝis 2011-03-19 16:30 )
—
de Jytte Sunekær
-
SEA-renkontiĝo en Lund
-
Kopirajtoj kaj la interreto.
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-03-14 19:00 ĝis 2011-03-14 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Prelego
-
Prelego pri literaturo.
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-03-07 19:00 ĝis 2011-03-07 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Eliza Kehlet prelegos pri siaj plej ŝatataj libroj.
-
Internacia amikeco kaj niaj gepatraj lingvoj: konversacia vespero.
( Tomsgårdsvej 35, 2400 København NV., de 2011-02-21 19:00 ĝis 2011-02-21 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Okaze de la kluba kunveno la 21-an de februaro ni pensos pri du gravaj jardatrevenoj: la 41-a semajno de internacia amikeco kaj la tago de la gepatra lingvo la 21-an de februaro.
-
Wikitrans kaj la historio de la Ĝardenoj de Tivoli
( Tomgårdsvej 35, 2400 Kopenhago NV, de 2011-02-07 19:00 ĝis 2011-02-07 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Kio estas la valoro de maŝintradukado por esperantistoj? Ĉu tiu 'senlaborigos'nin?
-
Studvespero
( Tomsgårdsvej 35, 2400 København NV., de 2011-01-31 19:00 ĝis 2011-01-31 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Pri la novelo 'Tri Ruĝaj knabinoj
-
Rolo-luda Vespero
( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, de 2011-01-24 19:00 ĝis 2011-01-24 21:00 )
—
de Betty Chatterjee
-
Per rolo-ludado la la adaptighemon oni gaje lernos.
-
KATALIN KOVÁTS, ESPERANTISTO DE LA JARO VIZITOS MALMÖ!
( Klubo Esperantista de Malmö, de 2011-01-19 18:30 ĝis 2011-01-19 21:00 )
—
de Sten Svenonius
-
BONVENON AL GRAVA PRELEGO EN KLUBO ESPERANTISTA DE MALMÖ MERKREDE LA 19-AN DE JANUARO JE LA 18.30 HORO!!
KATALIN KOVÁTS, ESPERANTISTO DE LA JARO VIZITOS MALMÖN!
Nepre profitu la okazon renkontiĝi kun tre kompetenta esperantisto.
Jen Katalin prezentas sin kaj la vesperon:
Katalin Kováts (hungarino, loĝanta en Nederlando), rekonata Esperanto-pedagogo, por siaj epslorlaboroj pri Tiberio Morariu kaj la Cseh-instruistoj, agantaj en Skandinavio en la 30-aj kaj 40-aj jaroj, vizitos Malmo meze de januaro. Kvankam la trastudado de la jarkolektoj de la revuo 'La Espero' plenigos ŝian disponeblan tempon, ŝi volonte renkontos ankaŭ la lokajn esperantistojn.
Eluzante la eblon konatiĝi kun la redaktoro de la plej moderna porinstruista retejo kaj respondeculo de la novtipaj UEA-ITK-ekzamenoj, ni invitas vin al ŝia prelego, titolita 'Esperanto-instruado kaj ekzamenoj iam kaj nun". Kadre de la programo vi povos ekkoni la strukturon kaj funkciojn de www.edukado.net kaj la sekretojn de ties grandioza rekonstruo. Katalin rakontos ankaŭ pri tio kiel Esperanto sukcesis eniri la Konsilion de Eŭropo en Strasburgo kaj malkaŝos ankaŭ detalojn kaj specimenojn pri la KER-ekzamenoj. Esperante bonetosan kaj klerigan vesperan programon ni atendas vin.
KORAN BONVENON!
Sten Svenonius
Prezidanto de KEM
|
|