Du er her: Forside Indholdselementer Aranĝoj Pasintaj aranĝoj
Handlinger tilknyttet webside

Pasintaj aranĝoj

Et niveau op
Sveda Kongreso de Esperanto ( Helsingborg, fra 18/05 2012 09:30 til 20/05 2012 14:00 )af Ann-Louise Åkerlund
Partoprenu la svedan kongreson de Esperanto! Loko: La Popola Domo, Södergatan 65, Helsingborg Tempo: (18-)19-20 majo 2012 Programo Dum vendredo okazos tuttaga ekskurso per aŭtobuso al la konata terlango Kullaberg kaj la eksa reĝa ĝardeno Sofiero. Vespere: Kunmanĝado sur ŝipo inter Svedio kaj Danio. Sabate estos prelegoj pri la nova lernobjekto en la svedaj gimnazioj: ”La Homa Lingvo”, diversaj jarkunvenoj kaj vespera programo kun muziko. Dimanĉe estos prelegoj interalie pri la prilaborata retejo ’esperanto-info.org’ kaj sveda-esperanta diservo en la apuda preĝejo. Kostoj kaj aliĝo La kongreskotizo estos SEK 850 por membroj de SEF, por ne-membroj SEK 100 pli, por gejunuloj ĝis 20 jarojn aĝaj SEK 100 malpli. Ĝi inkluzivas la tutan programon dum sabato kaj dimanĉo, antaŭ- kaj posttagmezan kafon, tagmanĝon kaj vespermanĝon dum sabato, kaj antaŭtagmezan kafon kaj tagmanĝon dum dimanĉo, sed ne la ekskursojn. La kosto de la busekskurso estos SEK 450 kun ĉiĉeronado, tagmanĝo kaj posttagmeza kafo. Dum la vespera eksurso vi mem pagos kion vi volas manĝi kaj trinki en la restoracio surŝipe. Aliĝu aŭ/kaj petu pliajn informojn ĉe sefkongr@esperanto.se aŭ telefone ĉe Ann-Louise Åkerlund 0736-170123 aŭ Dan Palm 0701-709460. Paperpoŝta adreso: Ann-Louise Åkerlund, Ättekullagatan 16, SE-253 61 Helsingborg, Svedio. Pagu al la sveda pg-konto 59 18 80-0 (Helsingborgs Esperantoförening) aŭ surloke, post interkonsento ĉe aliĝo, en svedaj kronoj. Ĉe aliĝo, ne forgesu skribi vian nomon kaj adreson, ĉu vi volas partopreni ekskurson (kiun?) ĉu vi volas pagi surloke kaj ĉu vi estas vegetarano aŭ havas iun alergion. Bonvenon! SVEDA ESPERANTO-FEDERACIO
La 44-a ILEI konferenco. ( Departamento pri Komunikiloj, Kognado kaj Komunikado (http://mcc.ku.dk/), fra 17/07 2011 15:00 til 23/07 2011 22:00 )af Betty Chatterjee
Ne forgesu aliĝu al la 44-a Konferenco de ILEI, 17-23 julio 2011,Kopenhago. La unua aliĝperiodo, kun la malplej altaj kotizoj, estas plilongigita ĝis la 30-a de aprilo. Ĝis la sama dato eblos mendi loĝadon en la hotelo kaj en la studenta domo kiujn ILEI rezervis por la konferencanoj. Legu pli cxe http://www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php , kaj uzu la retan aliĝilon http://ilei.info/konferenco/alighilo2011.php
Somera Ekskurso al Kristianio. ( Kristianio, fra 20/06 2011 17:00 til 20/06 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Dum la lasta klubvespero ni ekskursas. Bonvenon ekskursi kun ni al Kristianio lundon la 20-an de junio. Ni renkontiĝu je la 17-a ĉe la metro-staciodomo de Christianshavn. Nia sperta ĉiĉeronino estos Di/Rut Jesus, kiu mem loĝas en la kvartalo de Kristianio. Post la alveno al Kristianio ni unue manĝos vegetarane kaj post kiam Di montros al ni la kvartolon. La sola vegetara restaŭracio funkciante lunde estas ''Grøntsagen'', kiu troviĝas fine de Pusher Street, apud Nemoland..... bone estos, ke ni havos spertan ĉiĉeroninon. Tie oni povas manĝi bonan vegetaran manĝon kontraŭ 65 kronoj inter 17.30 – 19 horoj. Sed ni estos pli ol 10 manĝontoj ni devos antaŭe informi la kuiriston. Do ni bezonas scii kiom da personoj volus partopreni la aranĝon. Bonvolu aliĝi la ekskurson antaŭ la 16-a de junio. Aliĝu retpoŝte chatterjeebetty@hotmail.com aŭ telefone 38 89 10 13.
La arto de marioneta teatro. ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 06/06 2011 19:00 til 06/06 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Kamma kaj Finn rakontos al ni pri la arto fari marionetan teatron.
La lasta konversacia vespero de la sezono. ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 23/05 2011 19:00 til 23/05 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Pri la 96-a Universala kongreso en Kopenhago. Jen la lasta konversacia vespero de la printempa sezono. Tial la memevidenta temo de la konversacia vespero estos pri la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Lau la plej nova statistiko:’ Al UK-2011 aliĝis 1324 personoj el 67 landoj’ al la kongreso. Feliĉe La nombro konstante kreskiĝas, kaj certe malgraŭ la granda defio ni ĉiuj antauĝojas bonvenigi samideanojn niajn al Danio. Bonvenon al agademuloj, kiuj volus demandi, pridiskuti pri la baldaŭe okazonta kongreso kaj proponi al la LKK-o helpon. Ileana Schrøder kaj aliaj LKK-anoj partoprenos la kunvenon.
Printempa festo – varfest en Malmö ( Kronetorpsg 94, SE - 212 27 MALMÖ, fra 16/04 2011 16:00 til 16/04 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
 
Prelego pri Hongkongo ( Sensus Kraffts Torg 12, Lund, fra 14/04 2011 18:30 til 14/04 2011 20:30 )af Ann-Louise Åkerlund
Lunds Esperantoklubb invitas al sia klubkunveno, jhaude la 14-an de aprilo je la 18.30-a horo en la kunvenejo de Sensus che Kraffts Torg en Lund. Ann-Louise rakontas pri Hongkongo kaj montras bildojn de sia vizito tie. Chiuj estos bonvenaj.
Kial ni ekzameniĝu? ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 11/04 2011 19:00 til 11/04 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Kial vi ekzameniĝu, eĉ se vi pensas, ke vi mem ne bezonas diplomon pri viaj Esperanto-konoj? Al tiu ĉi kaj multaj aliaj demandoj donas respondon la filmeto, farita de Cyrille Hurstel.
Prelego pri la historio de la dana Biciklanta Asocio. ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 04/04 2011 19:00 til 04/04 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
La biciklado estas grava en Danio.....
Kurs för nybörjare som kan lite esperanto ( Malmö Esperantoförening, fra 03/04 2011 12:00 til 03/04 2011 17:00 )af Sten Svenonius
Välkommen på kurs nu på söndag 3/4 kl 12-17. Deltagaravgiften är 50 kr vilket inkluderar kaffe/bulle. Kursen ger möjlighet att komma ikapp en pågående kurs med andra deltagare, som fortsätter söndagen den 10/4 kl 13-17 och lördagen den 16 april från kl 14 med deltagande i föreningens vårfest. Anmälan senast på fredag, 1/4 till sten@agado.net
Por legemuloj! ( Kronetorpsg 94, SE - 212 27 MALMÖ, fra 30/03 2011 18:30 til 30/03 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Pri libroj legitaj.
Studgrupo ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 28/03 2011 19:00 til 28/03 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Pri la novelaro Marvirinstrato de Tim Westover.
Konversacia Rondo ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 21/03 2011 19:00 til 21/03 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Konversacia rondo:‘Dialogo kaj reciproka kompreno’.Jen la temo de la ĉi-jara Universala Kongreso.
SEA-renkontiĝo ( Krafts torg 12 A, Lund, fra 19/03 2011 13:00 til 19/03 2011 16:30 )af Jytte Sunekær
SEA-renkontiĝo en Lund
Kopirajtoj kaj la interreto. ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 14/03 2011 19:00 til 14/03 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Prelego
Prelego pri literaturo. ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 07/03 2011 19:00 til 07/03 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Eliza Kehlet prelegos pri siaj plej ŝatataj libroj.
Internacia amikeco kaj niaj gepatraj lingvoj: konversacia vespero. ( Tomsgårdsvej 35, 2400 København NV., fra 21/02 2011 19:00 til 21/02 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Okaze de la kluba kunveno la 21-an de februaro ni pensos pri du gravaj jardatrevenoj: la 41-a semajno de internacia amikeco kaj la tago de la gepatra lingvo la 21-an de februaro.
Wikitrans kaj la historio de la Ĝardenoj de Tivoli ( Tomgårdsvej 35, 2400 Kopenhago NV, fra 07/02 2011 19:00 til 07/02 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Kio estas la valoro de maŝintradukado por esperantistoj? Ĉu tiu 'senlaborigos'nin?
Studvespero ( Tomsgårdsvej 35, 2400 København NV., fra 31/01 2011 19:00 til 31/01 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Pri la novelo 'Tri Ruĝaj knabinoj
Rolo-luda Vespero ( Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, fra 24/01 2011 19:00 til 24/01 2011 21:00 )af Betty Chatterjee
Per rolo-ludado la la adaptighemon oni gaje lernos.