Du er her: Forside La Zamenhofa Festo 2010
Menu
Log ind


Glemt adgangskode?
Ny bruger?
 
Handlinger tilknyttet webside

La Zamenhofa Festo 2010

Beskrivelse af begivenhed KEK arangxo.
Tidspunkt 12/12 2010
Starttidspunkt 13:00 Sluttidspunkt 17:00
Sted Tomgårdsvej 35, 2400 Kopenhago NV
Navn, kontaktperson Betty Chatterjee
E-mail, kontaktperson
Telefonnummer, kontaktperson +
Tilføj begivenhed til kalenderen vCal
iCal
af Betty ChatterjeeSidst opdateret 03/11 2010 10:27

Ni festenu la 151-an naskightagdatrevenon de L.L.Zamenhof. Koregan bonvenon!

La kopenhaga Zamenhofo-festo 2010.

La ĉiujara temo de la festo estas ’La familio zamenhofa  estas kaj nia’.

Ludoviko Zamenhof nia animpatra patro naskiĝis la 15-an de decembro 1859, iom frue ni invitas  vin partopreni lian 151-an naskiĝtagdatrevan feston la 12-an de decembro je la 13-a. en la kulturdomo, Tomgårdsvej 35, 2400 Kopenhago NV.

La Programo.

•         Lunĉo. Jen ampleksa kaj bongusta festmanĝo por vegeteranoj kaj malvegeteranoj. 13 – 14 horoj.

•         Festparolado

•         Matheas kaj Amir muzikumos.

•         Jens prezentos la membrojn de la zamenhofa familio.

•         Kafa paŭzo.

•         Ni kantu.

La prezo estos 100 kronojn por la lunĉo, kafo/teo kaj kukoj. Aliaj trinkaĵoj aĉeteblos ĉeloke. Vi povos enpagi la monon en la KEK-konton:  1551-2025558 aŭ al estrarano de KEK. Karaj vegeteranaj aliĝontoj, ne forgesu  informi nin pri tio.

 

Bonvolu tuj aliĝi aŭ plej laste la 6-an de decembro.





Menuo

 

Antaŭmanĝo:

Haringoj (butero, hejmfarita blanka pano, nigra pano)

Mikso de avokadoj, ovoj kaj iu speco de fromaĝo, servita sur folietoj de tortiljo, ĉefe por vegetaranoj.

 

Ĉefmanĝo:

Viandbuloj (porkaĵo)

Tranĉitaj terpomoj kun blanka saŭco (varmetaj)

Terpoma salato (malvarma)

Galantino kun ruĝaj betoj

Porea torto (vegetara)

Nuksa pasteĉo (vegetara)

 

Deserto:

Fromaĝoj kun paprikoj kaj vinberoj

Kafo aŭ teo, kuko

Trinkaĵo:

Laŭ la principo: Unue pagu kaj poste prenu, ĉar ĝi ne estas inkluzivita en la prezo.


Mere information om begivenheden