Du er her: Forside Librotago
Handlinger tilknyttet webside

Librotago

Beskrivelse af begivenhed
Tidspunkt 15/12 2008
Starttidspunkt 19:00 Sluttidspunkt 21:00
Sted Dortheavej 61, kulturdomo NV
Tilføj begivenhed til kalenderen vCal
iCal
af Jytte SunekærSidst opdateret 15/12 2008 08:49

Libroprezento

Lundon la 15-an de decembro estas Zamenhofa tago kaj la tago de libroj. Okaze de tiu ĉi memorinda tago ni plezure aŭskultos la prelegon de Birthe Trærup pri ŝia tradukado de la H.C.Andersena vojaĝpriskribo ‘H.C.Andersen en Oriento'.

Arne Casper kunportos ne nur ekzemplerojn de tiu ĉi libro, ĉar li promesas al ni, ke li kunportos aliajn legindajn librojn.

 

La lunda kunveno estos la lasta en 2008, tial ni trinkos spican vinon kaj manĝos benjetojn. Plue ni kompreneble kantos : La vespero komenciĝos je la 19-a.  En la nomo de KEK: Bonvenon al ĉiu!