Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo KEK-a Ekskurso
Navigado
Saluti


Ĉu vi forgesis vian pasvorton?
Ĉu nova uzanto?
 
Agoj pri dokumento

KEK-a Ekskurso

Kio KEK arangxo.
Kiam 2010-05-10
de 19:00 ĝis 21:00
Kie Ni renkontiĝos ĉe la kiosko en la stacidomo de Østerport
Nomo Betty Chatterjee
Kontakta retadreso
Kontakta telefono +45 38 89 10 13
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Betty ChatterjeeLaste modifita: 2010-05-06 10:29

Ni vagrados en la havkvartelo kaj la Citadelo de Kopenhago.

Eĉ se la veterprognozo kontraŭdiras la fakton, ke nun someras, lundon vespere la klubanoj ekskursos en la urbo. Post la renkontiĝo ĉe la staciodomo de Østerport (Orientporto) ni promenos en la direkton de la ŝiphaveno. Survoje ni preterpasos la Kontraŭstaran Muzeon, la Gefionan Fontanon kaj la Anglan Preĝejon. Post kiam ni eniros en la imponan citadelon. La citadelo estis konstruita dum la jaroj 1662 ĝis 1664 dum la regno de Reĝo Christian la IV-a. Ĝi estis parto de la kopenhaga fortreso, kiu estis konstruita por defendi la marbordon de Kopenhago.

 

Ni ĉirkaŭiros la rampartojn, kies fasono similas al nia Esperanta stelo. En tiu ĉi kvartalo estas belega parko, kie kopenhaganoj piknikas, kuretas kaj malstreĉiĝas ktp. Ie tie ni trinkos kafon. Bonvolu kunporti proprajn trinkaĵojn.

 

Post la kaftrinkado ni daŭrigos la promenadon al marbordo, kie ni preterpasos la grandegan ekranon per kiu oni povas spekti la marvirineton, kiu ĝis novembro ĉeestos la mondekspocizio en Ŝanhajo. Post kiam ni revenos al la staciodomo preterpasante amason de interesaj monumentoj.

 

Bonvenon al ĉiuj ! La ĉiĉeronoj estos la vikinginoj Tara Gregers kaj Betty Chatterjee. Ni memoru ombrelojn, gantojn kaj aliajn vintrajn vestaĵojn kaj plej grave la bonan humoron.