Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo KATALIN KOVÁTS, ESPERANTISTO DE LA JARO VIZITOS MALMÖ!
Agoj pri dokumento

KATALIN KOVÁTS, ESPERANTISTO DE LA JARO VIZITOS MALMÖ!

Kio
Kiam 2011-01-19
de 18:30 ĝis 21:00
Kie Klubo Esperantista de Malmö
Nomo Sten Svenonius
Kontakta retadreso
Kontakta telefono 0739718078
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Sten SvenoniusLaste modifita: 2011-01-16 13:23

BONVENON AL GRAVA PRELEGO EN KLUBO ESPERANTISTA DE MALMÖ MERKREDE LA 19-AN DE JANUARO JE LA 18.30 HORO!! KATALIN KOVÁTS, ESPERANTISTO DE LA JARO VIZITOS MALMÖN! Nepre profitu la okazon renkontiĝi kun tre kompetenta esperantisto. Jen Katalin prezentas sin kaj la vesperon: Katalin Kováts (hungarino, loĝanta en Nederlando), rekonata Esperanto-pedagogo, por siaj epslorlaboroj pri Tiberio Morariu kaj la Cseh-instruistoj, agantaj en Skandinavio en la 30-aj kaj 40-aj jaroj, vizitos Malmo meze de januaro. Kvankam la trastudado de la jarkolektoj de la revuo 'La Espero' plenigos ŝian disponeblan tempon, ŝi volonte renkontos ankaŭ la lokajn esperantistojn. Eluzante la eblon konatiĝi kun la redaktoro de la plej moderna porinstruista retejo kaj respondeculo de la novtipaj UEA-ITK-ekzamenoj, ni invitas vin al ŝia prelego, titolita 'Esperanto-instruado kaj ekzamenoj iam kaj nun". Kadre de la programo vi povos ekkoni la strukturon kaj funkciojn de www.edukado.net kaj la sekretojn de ties grandioza rekonstruo. Katalin rakontos ankaŭ pri tio kiel Esperanto sukcesis eniri la Konsilion de Eŭropo en Strasburgo kaj malkaŝos ankaŭ detalojn kaj specimenojn pri la KER-ekzamenoj. Esperante bonetosan kaj klerigan vesperan programon ni atendas vin. KORAN BONVENON! Sten Svenonius Prezidanto de KEM