Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Enhavelementoj Aranĝujo Kristnaskfesto
Agoj pri dokumento

Kristnaskfesto

Kio
Kiam 2009-12-14
de 19:30 ĝis 21:00
Kie Tomsgårdsvej 35, 2400 Kph NV
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Jytte SunekærLaste modifita: 2009-12-12 21:32

Karaj Geamikoj,

 

Lundon la 14-an de decembro je la 19.30-a ni kristnaskfestos ĉe la KEK-a klubejo en Tomsgårdsvej 35, 2400 Kopenhago NV. Dum la festo ni rakontu pri niaj propraj kristnaskaj tradicioj,  ni kantos kristnaskajn kantojn kaj Ileana prelegetos pri homaj rajtoj. Ni trinkos portvinon, kafon/teon kaj manĝos kukojn je la modera prezo (20 kronoj.)

 

La plado de la tago en la kafejo estos pastaĵoj kun bovidaĵo kaj kremvinsaŭco.

 

Koran dankon al ĉiuj, kiuj jam pagis la kotizon por la jaro 2010. Por pagontoj la plej facila pagmaniero estas per retbanko.

 

La kontnumero estas :1551 - 20 25 55 8. Tamen se vi volus pagi per ĝirilo, bonvolu peti al ni ĝirilon.

 

La kotizo por 2010 estos por individuaj membroj 200 kronoj kaj 300 kronoj por familiaj membroj.

 

Se vi ne havos la eblecon partopreni la lundan aranĝon, feliĉegan kristnaskon kaj ĝis revido la 4-an de januaro 2010.

 

Amike salutas

 

Betty Chatterjee (nome de la estraro de KEK)