TamenPlu julio
TamenPlu
OFICIALA ORGANO DE ESPERANTO EN SUDAŬSTRALIO, JULIO 2007/ JARKOLEKTO 26
Redaktanto: Bob Felby - tel (08) 8242 1460 - 6 Dorset Street, Semaphore Park. S.A. 5019 esperantobob@iprimus.com.au
Disponeblas ankaŭ surrete ĉe la retejo de Esperanto en Sudaŭstralio:http://sa.Esperanto.org.au
“Paĉjo!”
“Silentu, bubaĉo!”
“Jes, sed Paĉjo!”
“Silentu, mi diris, ĉu ne ? Ni manĝas!”
“Jes, sed aŭskultu, Paĉjo !”
“Je la Diablo, bubaĉo, ĉu vi nenion komprenas ? Ĉe la manĝotablo vi ne parolu escepte se iu vin demandas pri io!”
“Paĉjo, ĉu vi ne povas min demandi, ĉu la kristnaskoarbo brulas ?”
Edukado
Se vi vere deziras lerni kiel senerare - kaj senpene - uzadi nian belegan lingvon, tiam trastudu, pli ol nur unu fojon, “Lingvaj Resondoj”, la elstaran verkon de nia eminenta, ĉiame mankanta, sed nemalhavebla eksĉefekzamenisto, Marcelo Leereveld, kiu bedaŭrinde nun mankas al Aŭstralia Esperanto-Asocio!!! Li ĉiam instruis en niaj Somerkursaroj kaj aktivis en niaj Kongresoj. Lian verkon mendu ĉe 12 Heather Grove, Belgrave South, Viktorio 3160, kontraŭ nur $ 22,00!
Staris en la malfermita pordo la direktoro, kiam la plej juna kunlaboranto alvenis tro malfrue iun matenon.
“Vi devus esti alveninta je la oka horo!”
“Nu, kio okazis tiam ?”
Mummy, why can't we all speak the same language”
Legu ankaŭ la bonan libron “Mummy, why can't we all speak
the same language?” de Nicole Else. Ĝi estas angle verkita kaj celas ĉefe infanojn proksimume 10-jarajn. Ĝi enhavas 15 mallongajn partojn: 1. Languages of the world. 2. Similarities between languages. 3. How languages differ by their grammar. 4. How languages differ by their alphabet. 5. Chinese writing. 6. Japanese writing. 7. Writing numbers in different languages. 8. Different ways of writing English: Braille, Morse, shorthand. 9. Phonetic and simplified English spelling. 10. Languages in Australia. 11. Why is translating so hard? 12. The need for a common language. 13. Why can't everyone learn English? 14. What is Esperanto? 15. Why is Esperanto easier to learn?
La libro kostas nur $6,95 + afranko $1,95 ene de Aŭstralio. Ĝin donacu al ĉiuj viaj junaj neesperantistaj geamikoj, al bibliotekoj, lernejoj ktp. Mendu ĝin rekte de la verkinto: Nicole Else, 1/359 Pacific Highway, Asquith NSW 2077 aŭ perrete nicole@cryogenic.net. Por pliaj informoj vidu http://members.iinet.net.au/~nicolee/bookad.html
Se vi deziras konsili al neesperantistoj lernadi kelkajn vortojn en Esperanto per ludoj, jen alia grava adreso: http://members.iinet.net.au/~nicolee/game.html
Malgranda knabo post vizito al sendoloriga dentkuracisto raportis al siaj kamaradoj:
“Estas nur mensogo ke li estas sendolora. Li enmetis siajn fingrojn en mian buŝon, kaj kiam mi mordis lin, li kriegis same kiel ĉiuj aliaj !”
Gravaj Esperanto-eventoj:
Dimanĉon la 4an de julio ni boatekskursos en Adelajdhaveno je la 13.30a horo. Prezo nur $ 3.50 !
Merkredon la 4an de julio ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo. Venu vi ĉiuj, ĉar Margaret Furness parolos pri la 82a Universala Kongreso, kiu okazis ĝuste en Adelajdo !!!
Merkredon la 18an de julio ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo.
NASK okazigos sian Somerkursaron en Sandiego, Kalifornio, de la 9a ĝis la 27a de julio.
La 92a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 4a ĝis la 11a de aŭgusto en Jokohamo, Japanujo. http:www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/;http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/
Vendredon la 3an de aŭgusto en la biblioteko de Woodville pri Esperanto parolos Trevor Steele je la 18.30a horo. Ĉiuj bonvenos !!!
Sabaton la 4an de aŭgusto TEVA havos tablon ĉe la Movada Foiro en Jokohamo okaze de la UK. Respondeculo estos Francesco Maurelli, kiu kun la Landa Reprezentanto Nori (Yoshinori Saito) prezentos TEVA disvastigante informmaterialon.
Merkredon la 8an de aŭgusto ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo.
Merkredon la 22an de aŭgusto ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo.
Sabaton la 25an de aŭgusto okazos ekskurso al la nacia parko Cleland. La horoj aperos poste. Enirprezo $ 13,50.
Merkredon la 5an de septembro ni kunvenos en
Clarence Park je la 18a horo.
Merkredon la 19an de septembro ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo.
Sabaton la 22an de septembro ni ekskursos al “Perono 1”. Ni estu ĉe la perono jam je la 10a horo. Enirprezo $ 7,00. Se Margaret Furness ne ferios, ni kafumos ĉe ŝi en ŝia nova domo!
Merkredon la 3an de oktobro ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo.
Sabaton kaj dimanĉon la 6an kaj 7an de oktobro AEA okazigos sian ĝeneralan jarkunvenon en Brisbano.
Sabaton la 13an de oktobro ni okazigos distraĵojn ĉe Katja kaj Trevor.
Merkredon la 17an de oktobro ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo.
Merkredon la 7an de novembro ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo.
Sabaton la 10an de novembro ni distros unu la aliajn en la hejmo de Katja kaj Trevor, 9 Vicar Street, Gilles Plain, S.A. 5086.
Merkredon la 21an de novembro ni kunvenos en Clarence Park je la 18a horo.
La Zamenhofa Vespero okazos la 5an de decembro en Clarence Park. Aŭtomobilrestadigado kaj eniro senpagas!
La Oceania Kongreso okazos en Aŭklando, Novzelando, de la 14a ĝis la 23a de januaro 2008.
La Universala Kongreso de Esperanto okazos en 2008 en Roterdamo, Nederlando. Tiu ne senpagos!
Tuj poste la Internacia Vegetarana Unio (International Vegetarian Union IVU) festos sian centjariĝon en Dresdeno, Germanujo. Ĉeestos multaj TEVA-anoj !
Ankaŭ TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) festos sian centjariĝon en 2008.
Emilo edzinigis la novan instruistinon de la vilaĝo. Ŝi estis malbela kiel la prapeko, sed kantis kvazaŭ anĝelo, ĉar ŝi kunkantis en la preĝeja ĥoro.
La matenon post la geedziĝo vekiĝis Emilo. La unua, kion li vidis, estis la novbakita edzino. Terure ŝokita pro la vidaĵo li elkriis:
“Kantu, virino, kantu !”
Kanto-vespero
Iĝis jam tradicio, ke unu fojon en la jaro ni renkontiĝas en la domo de la muzikema Indrani en Woodville. Ke ankaŭ la aliaj ŝatas kanti pruvas la fakto, ke ni kunvenis multnombre. Ĉeestis Bob kaj Audrey, Katja kaj Trevor, Brendan kun Carol, Annie kaj Ashley, Libby kaj Arturo, Nancy, Pat kaj Eileen.
Ni alvenis al la domo de Indrani sabate, la 9an de julio, je la 5a horo posttagmeze. Laŭ la anticipe preparita programo de la gastigantino kaj akompanate de ŝia pianludado kaj banĝo de Bob, ni kantis elektitajn kantojn, kiuj venis el diversaj landoj.
Tiam ni faris paŭzon. En la kuirejo atendis nin tablo plena de apetitigaj manĝaĵoj, kunportitaj de ĉiu el ni. Aparta regalaĵo estis la hejme faritaj ĉokoladoj de Indrani.
Ankaŭ la dua, pli longa muzika parto, enhavis kantojn el diversaj landoj, kaj Trevor malkovris, ke en ĉiu el tiuj landoj estis iam universala kongreso de Esperanto.
Ĉu ni kantis bele? Pli-malpli. Evidente ke ni pli bone konas la eŭropdevenajn kantojn ol la aziajn. Sed ĉiun el ili ni kantis volonte kaj kun ĝuo. Estis tre agrabla vespero - ni konsentis, forlasante Indrani nur post la 8a horo vespere.
Katja
Aĉetinto: “Vidu, hieraŭ mi aĉetis ĉi tiun ĉemizon. Hejmen veninte mi trovis ĉi tiun longan ŝiraĵon en ĝi. Nun mi postulas, ke vi repagu al mi mian monon !”
Vendinto: “Mi bedaŭras, sed ni neniam redonas monon.”
Aĉetinto: “Sed en via fenestro estas skribite “Mono redonita se ne kontentigita.”
Vendinto: “Jes, certe, sed ni eĉ tre kontentas !”
Ni helpu niajn geamikojn !!!
Kiel sciate ankaŭ ni esperantistoj en Sudaŭstralio ŝatas helpi tiujn, kiuj helpon bezonos.
Laŭ instigo de nia kara Katja ni ĉiun kunvenon en Clarence Park kolektas monon por inda esperantisto en Afriko. Ĉi tiun fojon ni kolektas por bonega esperantisto, Birindwa Mushosi, kiu nun trovas sin senlabora, ĉar la registaro pro etna aparteno lin maldungis el lia posteno - en iu porpastra seminariejo - por trovi laboron por burundiaj rifuĝintoj el Tanzanio. Decas aldoni, ke Birindwa fondis Esperanto-klubon kun multaj, eĉ multegaj Esperanto-lernantoj.
Kvankam Birindwa havas tre altajn studnivelojn li tamen ne plu havas laboron. Li ne loĝas en rifuĝejo sed luprenas propran loĝejon, en kiu li instruas pri Esperanto.
Birindwa preferas ne loĝi en la rifuĝejo, kiu en Burundio situas sescent kilometrojn for de la ĉefurbo. La vivkondiĉoj en la rifuĝejo ne estas elteneblaj kvankam la registaro provizas nutraĵojn. Ekzemple komunikado kun la ekstera mondo tute ne ekzistas!
Birindwa instruas Esperanton por tute ne forgesi ĝin. Krome li deziras regi nian lingvon plej perfekte. Sed en lia lando Esperanton ne eblas plustudi tre altnivele por diplomitiĝi, kaj cetere ne troviĝas multaj spertaj esperantistoj el kiuj oni povas lerni.
Estas en Burundio tre malfacile retumi, sed tre gravas al Birindwa la retumado. Sen ĝi li ne povas ion ajn scii pri la Esperanto-movado. Ĝuste tial ne taŭgas al li loĝi en la rifuĝintejo, ĉar tie estas eĉ ne retkafejoj.
Mi tutkore konsentas kun Katja, ke tiu nia amiko, Mirindwa, certe meritas nian helpon, kaj mi instigas ĉiujn malavare kontribui al la plifaciligo de lia vivo.
“Nur la plej spertaj kaj lertaj homoj serĉas laboron. Kio okazis al tiuj, kiuj ne lertas kaj spertas ?”
“Ili jam trovis laboron !”
Aŭskultu ! Aŭskultu !
La alaŭdo
Estus bone, se ni KORVOJ povus timigi niajn du federaciajn estrojn tiom, ke ili provizu federacian helpon por la Publikaj Bibliotekoj Aŭstraliaj. Dum 1977, ni KORVOJ sukcesis timigi Don Dunstan entrepreni financan helpon por niaj Ŝtataj Publikaj Bibliotekoj. Ni tion faris minacante malplenigi la Ŝtatan Bibliotekon de Sudaŭstralio.
Sed atendu momenton ! Nun estas antaŭelekta tempo kaj sendube Howard kaj Rudd tremas pro la fakto, ke du trionoj el aŭstralianoj apartenas al kaj regule uzas publikajn bibliotekojn. Tiuj 12 milionoj da aŭstralianoj kore amus havi la plej bonajn publikajn bibliotekojn en la mondo ?
Mi estas informita, ke kontraŭ nur 600 milionoj da ekstraj dolaroj - nenio por riĉa lando kia Aŭstralio ! - ni povas efektivigi ĉi tiun fieran revon havi la plej bonajn publikajn bibliotekojn en la tuta mondo !
Arturo Mortimer
“Kiom galanta vi estas, vi kisis mian manon !”
“Jes, ie oni ja devas komenci, ĉu ne ?”
Gratulon al brava kolegino
Nia tre ŝatata kaj admirata samideanino, Nicole Else, patrino de elstare inteligenta junulo, Dominic, sukcesis kun honoro en la ekzameno pri Esperanto-instruado en la Universitato de Novsudkimrujo.
Nicole prenis parton en kurso por instruontoj kune kun Miranda Lutz kaj Igor Couto. Espereble ankaŭ ili baldaŭ ricevos siajn diplomojn !
Pri tio dissendis per la yahoo grupo Esperantoaustralia mesaĝon Renato Corsetti. El Aŭstralio ŝi ĝis nun ricevis gratulmesaĝojn nur de manpleno da esperantistoj, inter kiuj Donald Broadribb, sed krom tio ŝi ricevis tiajn el Grekujo, Portugalujo, Meksikio, Hungarujo kaj Belgujo.
Ankaŭ ni membroj de “Esperanto en Sudaŭstralio” aldonas niajn gratulojn al tiuj multaj aliaj. Vi, Nicole, instruu ne nur en Sidnejo, sed precipe dum niaj estontaj somerkursaroj. Elkorajn gratulojn al vi !!!
Tiu nia Nicole regule sukcesas en ĉio, kion ŝi faras. Ekzemple la 6an de junio ŝi prelegis al 25 estontaj lingvoinstruistoj en la Sidneja Universitato.
Dum la posttagmeza kafotrinkado fiere rakontis s-ino Steele: “Tiun ĉi kafon mia edzo hejmen portis el Brazilo”.
“Jes, nur imagu kiom bonegaj la termoboteloj estas nuntempe” respondis s-ino Jones imponita !
Japana pasportservano en Aŭstralio
La 6an de majo skribis Robert Budzul, ke japana pasportservano vizitos Aŭstralion. Unue li flugos al Tasmanio, kaj de tie al Adelajdo. Li demandis, ĉu iu en Adelajdo pretas renkonti la japanan samideanon en Adelajdo.
Volontulis Jonatano en Novkastelo samtempe bedaŭrante, ke li ne loĝas en Adelajdo, sed petis, ke adelajdanoj salutu la japanon en la nomo de Jonatano.
Ĉu iu bonkora adelajdano pretas renkonti kaj gastigi nian japanan samideanon ???
Malvarman kaj pluvegoplenan julian vesperon la pastro kaj la sonorigisto survojis hejmen. Alveninte al la pastroloĝejo, la pastro diris:
“Eniru kun mi por trinki grogon”
“Ne, dankon” diris la sonorigisto, “mi preferas ne trinki alkoholon. Tio facile iĝos fikutimo”.
“Kara amiko”, diris la pastro, “ĉiun vesperon la pasintajn 40 jarojn mi trinkis grogon, kaj ĝis nun tio ne fariĝis fikutimo!”
El “Letero al mia filo” 1648
Ĉu vi ne scias, mia filo, kun kiom malmulte da saĝeco la mondo regatas?
Grafo Oxenstierna, 1583 - 1654
Ges-roj Libby kaj Arturo Mortimer
Kun eĉ tre granda ĝojo ni povas raporti, ke ankaŭ Libby kaj Arturo, tre aktivaj membroj de “Esperanto en Sudaŭstralio” pagis siajn kotizojn. Ni tre elkore dankegas ilin pro ilia entuziasmo pri Esperanto !
“Mi meblis tute laŭ mia propra kapo” diris Sonja montrante sian novan apartamenton al sia amikino.
“Jes, tion mi vidas, aspektas tre malplene ĉi tie !”
Tamen Plu dudek kvin jarojn
Tamen Plu estas la nomo de la oficiala organo de Esperanto en Sudaŭstralio. Nuntempe ĝi eldonatas kiel A3-formata 8-paĝa bulteno, disponebla ankaŭ rete. Same kiel ĉe la starto, ĝia redaktanto ankoraŭ nun estas Bob Felby en Adelajdo.
La ĉijara jarkolekto de Tamen Plu estas la 26a. Ĉar ĝi atingadas nin ĉiumonate “aŭtomate”, ni ne sufiĉe ĝustatempe konsciiĝis, ke Tamen Plu atingis jam kvaronan jarcenton. Dudek kvin foje 12 aperintaj numeroj (en la komencaj jaroj estis ankaŭ dumonataj numeroj) donas estimindan ciferon 300. Trafoliumante eĉ nur etan parton de ili oni ricevas enrigardon kvazaŭ en familian albumon de la adelajdaj esperantistoj de la lasta kvaronjarcento. Same, kiel estus ĉe fotoalbumo, ankaŭ ĉikaze iuj eventoj pli elstaras ol aliaj, iuj personoj eble mankas de sur la komuna bildo aŭ nur neklare videblas, sed jen aperas ĉarma eta familia detalo, alifoje senteblas malakordo, jen faktoj, aliloke impresoj, pensoj… Simple: bunta kalejdoskopo pri nia esperantista vivo.
Bob estas dandevena. Al Aŭstralio li venis en 1974. Jarojn poste enmigris la landon la polo Zbigniew Wybraniecz, kiu rakontis al Bob pri sia iama Esperantumado en la Krakova Universitato. La Esperanto-grupo, kiun li tie fondis, aperigis propran bultenon, nomatan “Tamen”. Kial ne fari same ankaŭ en Adelajdo?! Bob, kiu jam en Danujo redaktis Esperanto-bultenon (Frederikssundaj Frenezaĵoj) volonte realigis la ideon kaj baptis ĝin Tamen Plu. Estis 1981.
Ni kune trafoliumu kelkajn el la ĝis nun aperintaj numeroj, rememoru homojn, lokojn, aranĝojn.
Tiutempe la adelajdaj esperantistoj renkontiĝadis en unu el la ejoj de la Universitato de Adelajdo. Krom Bob kaj lia edzino Audrey, kunvenadis George Clarke, Thea van den Boogaard, Peter Ellyard, Bert Onn kaj Beryl Randles. Presi 10 ekzemplerojn de Tamen Plu estis sufiĉe. Kompreneble, oni unue tajpu la tekston per skribmaŝino kaj multobligu ĝin ĉe presisto.
La unuaj jarkolektoj de Tamen Plu estis 2 A4-formataj folioj, kunvinktitaj ĉe unu angulo. Per kaŭĉuka stampilo Bob aldonis antaŭ la titolo verdan stelon kun kanguruo en la mezo. “Distribuata senkoste al la membroj” - estis skribite sub ĝi. Tio validas ankoraŭ.
El la maja-junia numero de la 3a jarkolekto (1984) ni ekscias, ke pluraj kunvenoj okazis en infanvartejo. Oni multe diskutis pri gramatiko. George Clarke iĝis kasisto de la grupo.
En 1991 aperas kiel “editor” la nomo Peter Bird, en marto 1992 anstataŭita de Charles Stevenson.
Komplete anglalingva estas la junia numero de 1992, redaktita de Max Wearing. Sub titolo “Extraordinary issue” en ĝi estas anoncite, ke oni atendas la viziton de la ĝenerala direktoro de UEA, decidonta pri okazigo de onta UK en Adelajdo.
La aŭgustan numeron de la sama jarkolekto redaktis jam refoje Bob, ĝi kaj kelkaj sekvantaj estas jam dulingvaj, Esperanto-anglaj. Ili enhavas inter alie krucenigmon, desegnitajn ŝercojn, poemojn kaj estas multobligita totokopie.
Ankoraŭ en 1993 ekzistis en Adelajdo nur unu klubo. En Tamen Plu aperas nomoj kiaj Astrid Riesen, Irene Cuffe, Rochelle Jacquir, Tadeusz Wybraniec, Zbigniew Wybraniec, Peter Bird, Noni Walsh, Pat Nunn, Brian Hancock, Ros Jachson, Ilse Blicavs, Owen Franklin, Colin Giles, Barbara Kwietek. Oni renkontiĝadis en lokoj kiaj indonezia restoracio en Unley, la framasona klubo, la kvakerejo.
Por 1993 oni elektis kiel prezidanton Margaret Furness. Inter la programeroj de tiu jaro estis prezentado de kuirado. Bob kaj Audrey instruis la samideanojn pri vegetara kuirarto.
Samtempe ekaperas (kaj daŭre enestas) en Tamen Plu ŝercoj. “Mi trovis iun ŝerclibron kaj komencis traduki el ĝi en Esperanton” - klarigas la redaktanto, kiu evidente ege ĝuas tiun taskon.
En la novembra eldono de la sama, 13a jarkolekto, aperas interesa informo: “AEA pagis $ 600 por montri Esperanto-ekspozicion en la ekspoziciejo de la Adelajda kongresejo en Norda Teraso. Preparis ĝin Gerald kaj Ruth Tumman en Melburno. La prezentadon prizorgis Virginia Lampe.”
La novembra numero de 1995 estas unu A4- paĝa. Ni legas: “Temporary editor Margaret Furness”.
Aprilo 1996: La prezidanta iĝis Brendan Linnane. Max trovis novan lokon por renkontiĝi: “Proscenio” en Blyth strato. Al la “Nigra Truo”, kiel la esperantistoj nomis la lokon, oni venadis pli ol unu jaron.
En 1997 la grupo renkontiĝadas refoje en la kvakerejo. Tiam Brendan Linnane ne nur prezidas, sed ankaŭ redaktas Tamen Plu. Tiu jaro estas la jaro de la UK en Adelajdo. En la marta bulteno aperas listo de membroj de la Landa Kongreskomitato de la UK, inter ili Max Wearing kaj Brendan Linnane kiel vicprezidantoj. Maje aperas la pli ol 2-paĝa raporto de la LKK-prezidanto Kep Enderby.
La aŭgustan numeron de 1998 redaktas ree Bob. Samloke aperas la informo, ke la “Sudaŭstralia Esperanto-Societo” ŝanĝas sian nomon al “Esperanto Sudaŭstralio”. Ŝanĝita estas ankaŭ la statuto kaj “ekde la 16a de julio 1998 ni estas leĝe registritaj”. Aldonindas, ke pliboniĝis la grafika flanko de la bulteno, Bob ekuzis novan komputilan programon.
La esperantistoj dividiĝis je diversaj grupoj. Sub la gvidado de Owen Franklin iuj kunvenadis ĉiun mardon en la kaftrinkejo de la civitisma centro de Charles Sturt; ankaŭ marde, en la Ŝtata Biblioteko, sub la gvido de Max Wearing oni studis “Paŝoj al plena posedo”, merkredvespere estis kunveno en la biblioteko de West Torrens, alia grupo iradis al la ejo en Tynte strato.
Ĉefe je instigo de Sandor Horvath la adelajdanoj ekorganizis vintran kursaron. La raporto pri la dua tia aranĝo, okazinta en Hackham - elementa lernejo, aperis en la julia eldono de Tamen Plu en 2006. La biografioj de 11 el la klubanoj, prezentitaj dum la klubaj kunvenoj, aperadis sur la paĝoj de la bulteno inter aŭgusto 2005 kaj novembro 2006. Ili estis represitaj de la tutlanda revuo Esperanto sub la Suda Kruco.
La lasta numero de Tamen Plu en papera formo estis sendita-transdonita al 20 unuopuloj, sed en la reto al pli ol 100 esperantistoj aŭ Esperantaj instancoj ne nur aŭstraliaj. Do, malgraŭ stumbloj, gratoj, seriozaj vundoj, hezitoj, duboj, malakordoj - ni, kaj kune kun ni ankaŭ la bulteno, tamen iras pluen.
Bob estas rapida, jam en la antaŭa monato la aktuala numero de Tamen Plu pretas. La redaktanto mem distribuas ĝin, transdonante ĝin al la unuopuloj laŭeble persone. Eĉ se dum la historio de la bulteno redaktadis ankaŭ kvin aliaj esperantistoj, la plejparto de ĝi, certe almenaŭ 22 jarkolektoj, venis el la “plumo” de Bob. Tiu, kiu iam redaktis ion, scias, ke necesas multe da tempo por skribi, kolekti, redakti, kopii, distribui… Kaj temas ne nur pri la uzitaj horoj kaj energio, sed precipe pri la volo, pri la intereso, eĉ amo al la laboro. Tion ĉion Bob donacis al ni silente, sen fanfaronado aŭ postulo pri pago. Ni deziru al li firman sanon kaj multan energion, ke li ankoraŭ longe povu “Tamen plui” je ĉies utilo kaj kontento.
Bob, koran dankon al vi pro la farita laboro!
Katja
Sinjorino Kso estis naskonta kaj demandis sian kuraciston. “Ĉu mia edzo rajtos ĉeesti la naskiĝon?”
“Jes”, respondis la kuracisto, “estas nur bone, se ankaŭ la patro ĉeestos.” “Hu, ne !” diris sinjorino Kso, ni ne permesu tion, se ankaŭ la patro ĉeestu ili interbatalos !”
Mankas kelkaj numeroj de Tamen Plu. Se iu el vi havas ilin - kaj ne plu bezonas ilin - bonvolu sendi ilin al Katja, kiu pretas enarĥivejigi ilin ! Jen do la mankolisto: 1982, numeroj 1 ĝis 12. 1983, 1 - 4 - 5 - 6- 7 -8 - 9 - 10 - 11 - 12. 1984, 1 - 2. 1985, 1 ĝis 12. 1986, 1 ĝis 12. 1987, 1 ĝis 12. 1988, 2 - 3 - 4 - 5 - 6 - 7 - 8 - 9 - 10 - 11 - 12. 1989, 1 ĝis 12. 1990, 10 - 12. 1991, 1 - 2 - 3 - 7 - 8 - 9. 1992, 5 - 6- 11. 1993, 2 - 3 - 6. 1994, 5 - 6 - 7. 1995, 6 - 8 - 9 - 10 - 11. 1996, 3 - 5. 1997, 6 - 10 - 11 - 12. 1998, 1 - 2 - 4 -7 - 8 - 9 - 11 - 12. 1999, 8. 2000, 2. 2003, 2 - 3 - 4 - 5 - 6 - 7 - 8 - 9 - 10. 2005, 4.