Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Aldonu enhavon Claude Piron 1931 – 2008. Jen la programo por la memorvespero.
Agoj pri dokumento

Claude Piron 1931 – 2008. Jen la programo por la memorvespero.

Kio
Kiam 2008-02-25
de 19:30 ĝis 21:00
Kie La kulturdomo, Dortheasvej 61, 2400 Kopenhago NV
Nomo Betty Chatterjee
Kontakta retadreso
Kontakta telefono +45 38 89 10 13
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
de Betty ChatterjeeLaste modifita: 2008-02-19 19:49

KEK honoros la memoron de Claude Piron per memorvespero.

Nekrologo.

La 22an de januaro 2008 en sia hejmo forpasis unu el la plej elstaraj nuntempaj esperantistoj Claude Piron.

Naskita en Belgio, li en 1978 iĝis svisa civitano, laboris kiel tradukisto ĉe UN (1956–1961) kaj ĉe la Monda Organizo de Sano (1961–1969), poste lernis psikologion kaj ekde 1969 praktikis psikoterapion, instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis 1994.

Claude Piron esperantistiĝis kiel lernejano en 1943, en 1957 li kunfondis la unuan Esperanto-klubon ĉe UN (UN-EK) kaj estis reprezentanto de UEA ĉe UN. Li multe instruis, prelegis, artikolis, polemikis, verkis plurajn librojn. Grandan popularecon al Piron donis t.n. “ĉu-romanoj”, kiujn li verkis sub la pseŭdonimo Johán Valano, plurfoje reeldonita lernolibro Gerda malaperis, muzika kasedo Frandu Piron. Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj. Laŭreato de Belartaj konkursoj de UEA, de la premio de OSIEK (1998) pro la libro La bona lingvo kaj de la premio Deguĉi (1993), honora membro de UEA (1998).

Evento.

Tiun ĉi vesperon ni memoros lin pere de voĉlegado ktp. Venu spekti filmon en kiu Claude Piron vigle kaj amuze ‘babiladis’pri sia verkaro, pri felicxo kaj kompreneble pri Esperanto. Dum la kunveno ni auxskultos mallongan rakonteton el lia libro ’Vere aŭ Fantazie’, kantojn kaj eltirajxojn de intervuoj kaj artikoloj.

Cxu vi mem havas memorajxojn pri Claude Piron? Kunportu ilin, ni petas.

Cxu ni intencos plorigi vin? Tute ne, cxar Claude Piron kredis je la felicxo!