Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo "Paco kaj kunekzisto"
Agoj pri dokumento

"Paco kaj kunekzisto"

de Betty ChatterjeeLaste modifita: 2009-06-07 08:57

Invitilo de Israelaj esperantistoj al eksterlandanoj partopreni mallongan seminarion en araba/juda vilaĝo.

La 10-a Komuna Israela Esperanto-Semajnfino (KIES) okazos finde de oktobro, en la jud-araba vilaĝo Neve Ŝalom (en Esperanto 'Pacoazo') apud Latrun, mezvoje inter Tel Avivo kaj Jerusalemo (samloke kie okazis la seminario antaŭ la UK en 2000). Pacoazo jam havas Esperanto-retpaĝon http://nswas.org/esperanto/index.htm

Same kiel pasintjare, la KIES dauros tri tagojn - de ĵaŭdo, 22.10 vespere ĝis sabato 24.10 (sed eblos partopreni ankaŭ partatempe, ekz. nur vendrede kaj sabate.) La kosto de unu nokto en dulita ĉambro, mantemanĝo kaj vespermanĝo estas ĉ.250 NIS (45 eŭro)

La ĉeftemo estos 'Paco kaj kunekzisto', i.a. ni konatiĝos kun la kunvivado de judah kaj arabaj familioj en Pacoazo.

Ankaŭ estos multaj ekskursoj en la apuda bela naturo kaj interesaj lokoj: arbaroj, montaro, monaĥejoj...

Ni aparte bonvenigas eksterlandajn partoprenantojn, por kiuj ni povos aranĝi post la KIES turismajn vizitojn en Jerusalemo, la Morta Maro kaj aliaj turismaĵoj.

Dum la UK en Bialistoko oni povos informiĝi kaj aliĝi ĉe la budo de Israelo en la Movado Foiro.

Bonvolu do jam rezervi la datojn en via kalendaro.

Amike

Amri Wandel

Prezidanto de ELI