Esperanto ricevis pli ol 3.500 voĉojn en Change.org
Informoj pri la rezultoj de la agado ĉe change.org, kiu finiĝis hieraŭ.
Iom pli ol 3.500 voĉojn ricevis la propono enkonduki Esperanton kiel studobjekton en la lernejoj de Usono, lanĉita de Oleg Izyumenko en la retejo Change.org. La retejo apartenas al subtenantoj de la sekva usona prezidento Barack Obama, kaj la dek plej popularaj ideoj ricevos grandan publikecon. En la unua voĉdonado la propono dum iom da tempo estis la plej populara en sia kategorio, kaj per intensa reta kampanjo esperantistoj sukcesis doni al ĝi sufiĉe da voĉoj por ke ĝi eniru la finalon. En la dua voĉdonado la ideo tamen ne sukcesis sufiĉe bone por eniri la gajnintan dekon - necesus pli ol duobla kvanto de voĉoj. Laŭ Oleg Izyumenko la reta kampanjo tamen multmaniere estis sukceso. Ni publikigas lian dankmesaĝon al la subtenintoj senŝanĝe.
La artikolo estas legebla ĉe http://www.liberafolio.org/2009/retbaloto/